dungi

*dung/i (tr)

Interkonsenti kun laborist(in)o, servist (in)o aŭ oficisti(in)o, por havigi al si ties servadon laŭ difinita salajro: dungi laboristojn por sia vinĝardeno (N), maristojn por krozado, tajpistinon; (tiuj) dungis kontraŭ ili Bileamon, por malbeni ilin (X); kompetentulo ĉion bone faras, sed kiu dungas pasantojn, tiu dungas malsaĝulojn (X).
lui, varbi, servigi. [VIDU] dungoficejo.
  • dung (ad)o
    Ago de tiu, kiu dungas: en tiu kampara regiono la dungado okazas nur en Septembro.
  • dunganto
    Tiu, kiu dungas: la dunganto devas pagi duonon de la sociala asekurado.
    mastro, kapitalisto, posedanto, proprietulo.
  • dungato
    Persono dungata: la dungatoj devas subskribi laborkontrakton.
  • dungigi sin
    Akcepti ies dungadon: malsatuloj sin dungigas pro pano (X).
  • dungiĝi
    Iĝi dungito: la plena dungiĝado estas ĉefa postulo de la sindikatoj.
  • dungito
    Laboristo dungita: asekuri siajn dungitojn kontraŭ akcidentoj; laŭjara dungito (Z).
    proleto, salajrulo.
  • dungitaro
    Tuto de la dungitoj en sinjordomo, kampodomo, entrepreno ks.
  • maldungi
    ĉesigi ies dungitecon.
    forsendi, eksigi.
  • maldunga mono
    Kompenso, kiun la dunginto ŝuldas leĝe pro la maldungo.
  • sendungado
    Senlaboreco pro manko de dungado.
  • subdungiteco
    Ekonomia stato, en kiu nur parto de la disponeblaj laborfortoj estas dungitaj, kontraste al la plena dungiteco.

    dungi


    Iel rilatitaj:

    laborx personx sinjorx