garni

garn/i (tr) (3)

  1. (iu) Almeti ion al objekto, por ĝin ŝirmi aŭ plifortigi: garni muron per pikiloj, vitron per kadro, barelon per feraj ringegoj, fendon per cemento, brakseĝon per tego; fergarnita pordo (Z).
    armaturi.
  1. (iu) Almeti ion al objekto, por ĝin kompletigi laŭ ĝia destino: garni bibliotekon per libroj, fenestron per vitraĵo, veston per butonoj; garni tablon, teleron; bifsteko garnita per legomoj; garni vazon per floroj.
    ekipi, provizi.
  1. (iu) Almeti akcesoraĵon al objekto, por ĝin ornami: garni ĉapelon per plumoj; li garnis la domon per multekostaj ŝtonoj (Z); artefarita najtingalo garnita per diamantoj (Z); domoj garnitaj per blazonŝildoj (Z).
  1. (io) Servi por garni: kadro garnanta spegulon; brodaĵoj, kiuj garnas robon.
    provizi, garnituro.
  • garnaĵo
    1. Tio, kio garnas: vestoj kun garnaĵo el flugiloj de muŝoj (Z); kostumo, kiu havis garnaĵon el blankaj sambukaj floraĵoj (Z); interna garnaĵo el pelto (Vd subŝtofo); libro, kiu estis bindita en veluro kaj havis arĝentan garnaĵon (Z); perioda, monata garnaĵo (por menstruoj).
    1. [TEKNIKOJ] Elasta aŭ izolanta plata ringo aŭ aliformita enmetaĵo, servanta por nepenetrebligi tuboflanĝon, kaldronon ktp.
    1. [KUIRARTO] Tio, kio plenigas aŭ akompanas la ĉefan elementon de plado: kotleto kun garnaĵo (B); volovana garnaĵo.
  • ŝtopgarnaĵo
    Fadenaĵo el kanabo aŭ simila substanco, servanta por hermetike fermi spacon inter flanĝoj, ĉirkaŭ pordo aŭ fenestro ks.

    garni


    Iel rilatitaj:

    -ig borderx kuirx laborx