grupo

grup/o

  1. Aro da samspecaj objektoj, distingitaj laŭ komuna eco: grupo da pentraĵoj, da dokumentoj, da argumentoj; la spegulo revidigis en si la grupojn da malaltaj kaj molaj mebloj (Z).
    ensemblo.
  1. Aro da personoj, kiujn io komuna kunigas: grupo da laboristoj, da rigardantoj, da infanoj; grupo da fremdlandaj viroj venis (Z); en tiuj landoj pli kaj pli gravas la grupo, malpli la individuo; fotografia grupo; politika grupo (da samopiniaj deputitoj); E-ista grupo (Z); li estis varme akceptita de la loka grupo; (f) grupo de dialektoj.
    frakcio, klano, klubo, rondo, sekto, skolo, societo, kolegaro.
  1. [SOCIOLOGIO] Aro el minimume tri personoj, kunigitaj per iu apartecprincipo, posedantaj konscion 'ni'.
  1. [MATEMATIKO] Aro kune kun asocieca multipliko tia, ke ekzistas unuo kaj ĉiu elemento posedas inverson.
  • galoja grupo
    [MATEMATIKO] (pp korpopluigaĵo) La grupo de ĉiuj aŭtomorfioj de la superkorpo fiksantaj la elementojn de la subkorpo: la subgrupoj de la galoja grupo de malkompona korpo de polinomo super korpo de karakterizaĵo 0 bijekcie rilatas al la koncernaj interkorpoj.
  • kvocienta grupo
    [MATEMATIKO] (pp grupo kaj normala subgrupo N de ĝi). La aro de ĉiuj aroj aN, kie a estas elemento de la grupo.
  • Lorentza grupo
    [MATEMATIKO] La grupo de movoj en kvardimensia spaco, kiu lasas nevaria la kvadratan formon t² - x² - y² - z², gravan en la relativeca teorio.
  • grupa
    Rilata al grupo: grupa kunveno, voĉdonado.
  • grupe
    Laŭ grupoj: grupe sidi (Z).
    po.
  • grupaĉo
    Malgranda, malŝatinda grupo.
    hordo, kliko.
  • grupano
    Ano de konstanta grupo.
  • grupejo
    Loko, kie kutime kunvenas grupo.
  • grupeto
    1. Malgranda grupo.
      koterio.
    1. [MUZIKO] Speco de ornamaĵo, konsistanta el 3-4 notoj.
  • grupigi
    Kunigi, ordigi en grupon: grupigi siajn argumentojn en tri ĉefaj partoj; li grupigis la knabojn ĉirkaŭ si; grupigitaj sendaĵoj.
  • grupiĝi
    Iĝi grupo: la gastoj grupiĝis ĉe la pordo; la tuta E-istaro grupiĝis ĉirkaŭ sia standardo (Z).
  • diskutgrupo
    Malgranda nombro da personoj, renkontiĝantaj por interŝanĝi ideojn pri difinita temo, ne alvenante al formalaj decidoj.
  • laborgrupo
    Helpa organo, starigita de komisiono aŭ komitato, por fari pri limigita temo raporton, kiu servu kiel bazo por la debatoj.
  • novaĵgrupo
    [KOMPUTIKO] Klaso de mesaĝoj en retnovaĵoj: la novaĵgrupo soc.culture.esperanto.
  • premgrupo
    [POLITIKO] grupo de reprezentantoj de ekonomiaj fortoj aŭ ideologiaj tendencoj, kiuj provadas per propagando, minacado, monproponoj ks influi la decidojn de politikaj instancoj favore al la interesoj de siaj komisiintoj.
  • sangogrupo
    [BIOLOGIO] ĉiu el la specoj de la homa sango, diferencaj pro antigenoj de la ruĝaj globuloj, kaj distingeblaj i.a. per aglutinaj reakcioj kaj tolero aŭ netolero de transfuzo inter du individuoj apartenantaj al malsamaj grupoj: la precipaj sangogrupoj estas A, B, AB kaj O [VIDU] aglutini, koaguli, resusfaktoro (Vd faktoro), transfuzo.

    grupo


    alterna grupo.duongrupo.Elserĉado de patreco per esploro de sangogrupoj.faktorgrupo.fundamenta grupo.galeza grupo.grupo de n-modulaj restoklasoj.grupoido.Komasacio (regrupigo de parceloj por faciligi la kultivadon permeĥanikaj rimedoj).kvocienta grupo.Politika grupo.simetria grupo.subgrupo.
    biologio. fonetiko. matematiko. politiko. socio.

    Iel rilatitaj:

    -an -ar algebrx bandx biologix federacix fonetikx laborx ligx matematikx politikx popolx socix teatrx trupx ĉiu