puni

*pun/i (tr)

  1. (iun) Kaŭzi al iu suferon kompense de ties malbonfaro aŭ kulpo: ŝi estis tiel malbona, oni devis ŝin dece puni (Z); per mono, ne per mano, punu vilaĝanon (Z); Dio punas laŭ la fortoj (Z); puni infanon per senigo je deserto, ŝteliston je malliberiĝo; punata antaŭ la rompita poto, la kato eble komprenos [...] (Z); neniu povas teni nepunate la glavon nudigitan (Z); kune kaptite, kune punite (Z); ĉu neniu punas la florojn pro tio, ke ili dancas? (Z).
  1. (ion) Kompensi per adekvata suferigo de la farinto: li punos iliajn pekojn (X); la aroganta entrepreno estos punita baldaŭ (Z).
  • puno
    Sufero kaŭzita pro malpermesita faro kun la celo, ke oni ne faru tion plu: porti la punon por io (Z); morta, mona puno (B); amo kaj puno loĝas komune (Z); deko da pekoj-unu la puno (Z); por peko senkonscia puno nenia (Z); kiel katenita malsaĝulo iras al la puno (X); puno por nia bono estis sur li (X); la eksterma puno (X) (plago).
  • puna
    Rilata al puno: punaj metodoj; puna ekspedicio.
  • puniĝi
    Iĝi punita: pro mia stulto mi puniĝas juste (K).
  • senpuna
    Ne suferanta punon: malvirtulo ne restos senpuna (X).
  • galerpuno
    [HISTORIO] Punlaboro, konsistanta en tempa aŭ porviva remado sur galero.
  • karcerpuno
    Puno, konsistanta en restado en karcero.
  • monpuno
    Puno, konsistanta en la pago de ia monsumo.
  • mortpuno
    Puno, konsistanta en la senigo je la vivo.

    puni


    absolvi.Absolvita kun benefico de dubo (se la pruvoj ne estas sufiĉe fortaj).advokato.akuzi.amnestio.aresti.atestanto.Bagno (punlaborejo). Doni la finfaran baton al iu. Ekzekuti : pendumi,strangoli, krucumi, ŝtiparumi, palisumi, radumi, kvaronumi,elektroekzekuti. ekzekuti.Ekzekutisto. Ekzemplodona puno. ekzili.enketado.eŝafodo.Forkuri, eskapi, fuĝi el la malliberejo. Gilotino. indulgi.juĝi.justico.katenoj.komplica.Kondamni iun je morto per ŝnuro, pendingo. kondamni.Kondamnita al dumviva malliberiĝo. kortumo.Kradita vizitoĉambro.kulpa.leĝo.Meriti la morton. Meti en karceron. monpuno.mortpafi.Oni pendigis la kanajlon, la kapon malsupren.pendumilo, galgo.Pendingo. pilorio.Prizona puno, regimo, sistemo, organizacio.prizono.proceso.prokuroro.Provoso.punlaboroj, bagno.Rado. Relegacio.Reparacio.Senindulga kondamno. Sensacia proceso. Solene eldiri la verdikton.Ŝtiparo. Ŝtonumi.Temisa.torturo.tribunalo.Velki en karcero. Voĉdoni la abolicion de la mortopuno.
    justico

    Iel rilatitaj:

    admonx agx apelacix aŭtodafex bagnx bojkotx damnx deliktx edukx justicx justx juĝx kondamnx kulpx laborx manx pafx prizonx pruvx severx skribx tribunalx venĝx ŝnurx