ripari

ripar/i (tr) (1)

  1. Remeti en la antaŭan staton de bona funkciado, anstataŭigante aŭ plifortikigante difektitajn pecojn ks: sian solan paron da ŝuoj ili fordonis por ripari (Z); ripari horloĝon, biciklon, motoron; ripari ŝiritan veston; ni riparas, dum vi atendas; kiam ili aŭdis, ke la muregoj de Jerusalem estas riparataj [...] (X); via aŭto estos riparita morgaŭ matene; oni nomos vin riparanto de breĉoj (X).
  1. Rebonigi, iel kompensante: ripari perdon, eraron, mankon, forgeson.
  • ripar (ad)o
    Ago de tiu, kiu riparas: la domo bezonas riparon; la butiko estas fermita dum la riparoj; se vi almenaŭ venus por riparo de via granda peko kaj eraro! (K); tiom da klopodoj sole pri la pureco, riparado (Z) (de la urbo); [FERVOJO] riparoserva trajno.
  • riparejo
    Ejo, kie oni riparas diversajn objektojn, veturilojn kc: aŭtoriparejo (
    garago); [FERVOJO] ripareja trako.
  • riparisto
    Homo, kies metio estas ripari: riparisto de horloĝoj, de aŭtoj.
  • neriparebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin ripari: viaj botoj estas neripareblaj; neriparebla difekto.


    Via auto estos riparita morgaŭ matene.
    difekti. fliki : ripari ion, surkudrante aŭ surgluante pecon. garaĝo : ŝirmejo aŭ riparejo por aŭtoj aŭ aŭtobusoj. Remuntado de riparita pneŭo. revizii : esplorkontroli (por korekti erarojn, por malkovri kaj ripari difektojn); denove juĝi en alia kortumo. ripardoko. ripari : rebonigi; reuzebligi; forigi difekton. sanigi.
    bona. labori. maŝino. nova. stato.

    Iel rilatitaj:

    aŭtomobilx aŭtx bonx havenx laborx maŝinx novx statx veturx