ŝvito
ŝvit/o (Z)
- [BIOLOGIO] Akveca, senkolora, salgusta likvo, sekreciata de subhaŭtaj glandoj (ŝvitglandoj), elfluetanta el la haŭtoporoj: ili rakontis al li tiom multe, ke la ŝvito fluis de lia frunto (Z); (f) oni devas manĝi sian panon en ŝvito de sia vizaĝo (Z); kiam ni povos iam deviŝi la ŝviton de niaj fruntoj (Z) (kiam la tasko estos finita).
- ĉia likvo, kiu eliĝas el io same kiel ŝvito.
eksudaĵo.
ŝvita - Rilata al ŝvito: ŝvita febro (miliara febro); ŝvitaj gutoj; (f) ideo, kiu ĝis nun ŝvite gutadis, per unu fojo disverŝiĝas en la mondon simile al maro (Z).
- Kovrita de ŝvito: ŝvita frunto; ŝvite farita verko.
ŝviti (ntr) - Eligi ŝviton tra la poroj de la haŭto: ŝviti de varmego (B), de angoro.
- (f) Eligi el si malrapide kaj gutete likvon: la ventkoko ŝvitas per verdigro (Z); la pinoj ŝvitis per rezino; la muroj ŝvitas de malsekeco; en la temploj afliktita ploras ebur' kaj bronzo ŝvitas.
liki, filtriĝi.
- (f) Labori kun granda peno: sange ŝviti super tasko; li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeton; kiu ŝvitas, tiu profitas (Z); pli bone estas ŝviti ol tremi (Z) (de malvarmo).
ŝvitado
Ago de iu, io ŝvitanta. ŝvitegi
Forte ŝviti. ŝvitejo
ĉambro en banejo kun tia varmo, ke la uzantoj abunde ŝvitas. ŝviteta
Duonmalseka pro malforta ŝvito: en somero li havas ĉiam ŝvitetajn manojn. ŝvitiga - [MEDICINO] Tia, ke ĝi estigas ŝvitadon: ŝvitiga medikamento; ŝvitiga malsano.
- Tre peniga: ŝvitiga problemo, entrepreno.
ŝvitiĝi - = filtriĝi.
- = elŝvitiĝi.
elŝviti
(pp humida solido): pino elŝvitas rezinon; (f) ĉiuj ĉi ŝtonoj elŝvitas suferon. elŝvitiĝi
(pp likvo) Eliĝi, kvazaŭ ŝvito: malsekeco elŝvitiĝas el ĉiuj muroj de tiu domaĉo; rezino elŝvitiĝas el pino; sango iafoje elŝvitiĝas tra poroj de haŭto.
eksudi. elŝvitaĵo
Likvo elŝvitiĝanta aŭ elŝvitiĝinta. traŝvitiĝi
(pp likvo) Pasi tra la parieto de la entenanta ujo.
Iel rilatitaj:
akvx
banx
ekskrementoj
flux
haŭtx
korpx
laborx
penx
saŭnx
timx