tordi

*tord/i (tr)

  1. Turni teksaĵon aŭ flekseblan objekton per ĝiaj ekstremoj en reciproke kontraŭaj direktoj: tordi fadenojn; tordi siajn harojn en longan plektaĵon; tordi vergon en la manoj; tordi siajn lipharojn en pinton; (f) la vento tordas la ondojn en akvoturnojn (B). [VIDU] tordelpremi.
  1. [TEKNIKOJ] Elfari, volvante la erojn unu ĉirkaŭ la alia, kaj tordante la tutaĵon: tordi kablon, draton de altrezistaj rezistiloj; tordi ŝnurojn el sablo (Z) (fari senutilan penon).
    ŝpini.
  1. (f) Misformi aŭ difekti, tordante: li tordis al si la piedon; malice la knabo tordis la brakon de sia najbaro; arbo tordita de la vento; ili sin tordas kiel naskantino (X); ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis (Z); tordi la buŝon (en signo de malŝato); tordi la leĝon (ĝin intence misinterpreti).
  • tordo
    1. Ago de iu, kiu tordas, kaj rezulto de tiu ago.
    1. [FIZIKO] Streĉo, kiu tordas korpon: rezisto de akso al tordo.
      flekso, kunpremo, tiro, tondo.
  • torda
    Tia, ke ĝi prezentas tordo (j)n: torda fadeno, drato; torda kolono.
  • tordaĵo
    Fadenfasko aŭ franĝo helice tordita, kaj pli speciale [TEKSINDUSTRIO] [ARKITEKTURO] similforma ornamaĵo.
  • tordeco
    1. Stato de io tordita.
    1. [MATEMATIKO] (pp spaca kurbo) Grando mezuranta, kiom devias la kurbo de ebena kurbo.
      kurbeco.
  • tordilo
    Bastoneto aŭ ilo, servanta por tordi fadenojn aŭ dratojn.
  • tordiĝi
    Iĝi tordita: (f) tordiĝi kiel serpento; lia vizaĝo rigidiĝis en terura tordiĝo (Z).
  • tordometro
    [TEKNIKOJ] Aranĝaĵo por mezuri la gradon de tordo ĉe dratoj, fadenoj ks.
  • distordi
    Misformi per tordo: lenso distordas la bildojn ĉe la randoj, distordita prezento de la faktoj.
  • distordo
    [FIZIKO] ŝanĝiĝo de la origine regula formo de ondo aŭ de perioda fenomeno dum ĝia propagiĝo.
  • eltordi
    1. Eligi, tordante: eltordi akvon el viŝtuko.
      premtordi, vringi.
    1. (f) Akiri per minaco aŭ turmento: eltordi el iu sekreton, konfeson.
  • fortordi
    1. Distordi: fortordi ŝlosilon en difektita seruro; (f) fortordi la veron.
    1. Tordorompi: la pastro alportu (la turton) al la altaro kaj fortordu ĝian kapon (X).
  • maltordi
    Fari la movojn inversajn al tiuj, per kiuj oni tordis fadenon, ŝnuron ks.
  • artiktordo
    Perforta disstreĉo de la artikaj ligamentoj.
  • ebentordi
    Tordi ebenan platon laŭ ia akso.
  • ebentordiĝo
    [TEKNIKOJ] (pp panelo, pordo ks) Misformiĝo, kaŭzita de malsekeco aŭ malbonkvalito de la ligno.
  • koltordiĝo
    [VIDU] Tortikolo.
  • kuntordi
    Turni kune du aŭ plurajn fadenojn aŭ fadenformaj aĵoj.
    plekti.
  • koltordulo
    ĵingo.
  • ligtordo
    [KUIRARTO] Speciala nodo, kiu dividas kolbasojn faritajn el unu intesto kaj kiu estiĝas per tordado, ofte fiksita per metala krampo.
  • premtordi (Z)
    Senakvigi per premado kaj tordado: premtordi tolaĵon (SIN. vringi).
  • streĉtordi
    Streĉi per torda movo: streĉtordi risorton (Z).

    tordi


    Iel rilatitaj:

    baraktx krurx laborx piedx verx ŝtofx