materialo

*material/o

  1. ĉia materia substanco, el kiu la homa laboro produktas ion, aŭ al kiu ĝi donas apartan formon: krudaj materialoj (el kiuj oni fabrikas la duonfabrikaĵojn aŭ la pretajn produktojn); ligno estas bona brula materialo (Z); el kiu materialo vi volas fari tiun statuon? (Z); el tiuj ĉi simplaj materialoj (tritiko, legomoj, fruktoj), mia edzino preparas manĝojn (Z); butiko de manĝmaterialoj (Z); (f) vi ne estas vera Dano, kiel ni ĉiuj: ni estas ankoraŭ el malnova materialo (Z).
    ŝtofo.
  1. Tuto de la objektoj, iloj ks necesaj por ago, laboro: ĉiuj materialoj de ŝia estonta laboro, la libro, papero, plumo kuŝis antaŭ ŝi (Z); ni prirabis magazenon kaj ni alportas materialon (vestojn) por 50 el ni (Z); aĉeti materialon por sia presejo; [ARMEOJ] la homa materialo; perdo de materialo.
    ilaro, aparataro, maŝinaro.
  1. (f) Tuto de la scioj, necesaj por verki, redakti, fari mensan laboron: la lingvo E. [...] estas fondita sur la internacia materialo, kiun ellaboris al si la civilizita mondo mem (Z); la libro prezentos sufiĉe da materialo por legi (Z); ĉio, kion vi ektuŝas donas al vi materialon por historio Z); ĉerpi materialon en ies verko (B); (f) tio donis materialon por meditado (Z), pripensado (Z); ĝi donos al ni multe da materialo por gajeco (Z).
  • materiala
    1. Rilata al materialo: materiala difekto, malhelpo (Z), manko; materialaj provizaĵoj, rimedoj; materiala pruvo.
    1. Rilata al la ekonomia flanko de la aferoj de la vivo: se mi havus la materialan eblon, mi prenus [...] (Z); niajn materialajn rimedojn ni ĝis nun uzadis senplane (Z); gravan forton materialan la Ligo alportos al nia afero (Z); ĝi alportas al ili bonan materialan profiton (Z); materiala mastro de E. estas la tuta mondo (Z); materiala privilegio (Z); certigi al si la materialan sendependecon.
      financa, mona, praktika.
  • materiale
    Koncerne la ekonomian flankon: subteni materiale nian aferon (Z); materiale tiu juna patrino posedis nenion (Z); nenio estas materiale kaj morale pli malutila (Z).
  • materialismo
    1. Kondutmaniero, celanta en la vivo nur la korpan komforton, la monajn profitojn ks: prediki malnoblan materialismon.
    1. (evi) = materiismo.
  • materialisto
    Homo, zorganta antaŭ ĉio pri sia bonvivado.
    Epikuro.
  • biomaterialo
    [MEDICINO] Substanco, tre tolerata de vivanta organismo: biomaterialoj stabilaj (nedifekteblaj, ekz. vitalio kaj plasto, uzataj por koksaj protezoj), tute aŭ parte resorbeblaj (ekz. kolageno).
  • krudmaterialo
    [TEKNIKOJ] [EKOLOGIO] Ankoraŭ ne prilaborita materialo, kiun oni uzadas en fabrikado: sekundara krudmaterialo estas materialo, farita el forĵetita rubaĵo, kiun oni povas uzi kiel krudmaterialon en alia produktprocezo.
  • teksmaterialo
    Krudmaterialo por teksi: teksmaterialo vegetaĵa (ekz. lino), animala (ekz. lano, silko) minerala (ekz. asbesto), artefarita (ekz. rajono, viskozo), sinteza (ekz. nilono, perlono, orlono ktp).

    materialo


    Esprimoj

    Asbesto estas varmizola materialo.
    Ĉerpi materialon el ies verko.
    Havi materialan, nerefuteblan pruvon en la mano.
    Ligno estas bona brula materialo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    biomaterialo,krudmaterialo,materiala,materiale,materialismo,materialisto,teksmaterialo

    Unuaj lernendaĵoj

    akvo , elektro , fajro , fero , fumo , gaso , karbo , ligno , metalo , oro , plasto , vitro , ŝtofo , ŝtono

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    materio

    aero
    akvo
    aparato (materio)
    asfalto
    basto
    benzino
    briko
    brulaĵo
    ceramiko
    cindro
    dilo
    ekonomio
    elektro
    fajro
    farbo
    felo
    felto
    feĉo
    fero
    fuelo
    fulgo
    fumo
    gaso
    glacio
    gluo
    graso
    grumelo
    gudro
    gumo
    ilaro (materio)
    inko
    karbo
    kartono
    kolofono
    ledo
    ligno
    maŝinaro (materio)
    medio
    metalo
    mortero
    oleo
    oro
    papero
    paŭspapero
    plako
    plasto
    polvo
    porcelano
    pulvoro
    sapo
    sigelvakso
    stupo
    substanco
    tabulo
    tero
    trabo
    vakso
    vaporo
    verniso
    vitro
    ŝamo
    ŝaŭmo
    ŝnuro
    ŝtofo
    ŝtono
    vitro

    mensa materio

    labori
    miksi
    redakti
    solvi
    verki

    Ankaŭ vidu:

    arbo

    Iel rilatitaj:

    -a -il aerx akvx aparatx arbx asfaltx balastx bastx benzinx brikx brulx celofanx ceramikx cindrx dilx ekonomix elektrx epikurx fajrx farbx feltx felx ferx feĉx financx fuelx fulgx fumx gasx glacix glux grasx grumelx gudrx gumx idealx inkx karbx kartonx kolofonx komunx laborx ledx librx lignx materialismx materix maŝinx medix mensx metalx miksx monx morterx olex orx paperx plakx plastx politikx polvx porcelanx praktikx pulvorx redaktx sapx socix solvx stupx substancx tabulx teorix terx trabx vagonx vaksx vaporx verkx vernisx vitrx ŝamx ŝaŭmx ŝnurx ŝtofx ŝtonx