sidi

*sid/i (ntr)

  1. (iu) Esti en tia pozicio, ke la busto estas tenata pli-malpli rekta, dum la gluteoj restas sur ia apogo: sidi sur seĝo (Z), sur trono (Z); malantaŭ mi vi devas sidi sur la ĉevalo (Z); ŝi sidis sur miaj genuoj; Japanoj ofte sidas sur la suroj; silente sidas sur la tero la plejaĝulo de Cion (X); (abs) sidi apud la tablo (Z), ĉe la kameno; la infanoj sidas silente kaj skribas (Z); (analoge, pp bestoj) tie sidis hundo kaj rigide lin rigardis (Z); sur latoj sidis ĉirkaŭ cent kolomboj (Z); birdeto sidis sur branĉo.
  1. (iu) Resti sur seĝo, por ion fari: ili sidis en vigla interparolado ĉe siaj krucetoj (Z); super malfermita libro sidis Marta (Z); instruistino, kiu sidas super lernantino (Z); la skribistoj kaj Fariseoj sidas sur la seĝo de Moseo (N) (por instrui); la Eternulo diris al mia sinjoro: sidu dekstre de Mi (X) (por juĝi); (kolektive) la parlamento sidis la tutan nokton.
  1. (iu) Resti en iu loko, ne moviĝante aŭ ne elirante: sidi, kiel muso sub balailo (Z); Dion fidu, sed senfare ne sidu (Z); se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj (Z); sidas gasto unu minuton, sed vidas la tuton (Z); se li tro longe sidas en la domo de alia homo [...] (Z); mi hejme sidis, nenion vidis (Z); sidante ĉiam dome, mi tre malmulte konas la mondon (Z); (f) la vortoj flugas sed la pensoj sidas (Z).
  1. (iu) Troviĝi en ia situacio, bona aŭ malbona: bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas (Z); forte sidas, kiu Dion fidas (Z); sidi sur pingloj (Z); sidi en amaso da embaraso (Z); li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj (Z); (f) kiel solece sidas la urbo! (X); malsaĝeco forte sidas en lia koro (X).
  1. (io) Esti en iu loko: en la kandelingo sidis brulanta kandelo (Z); la ŝlosilo sidas en la pordo (Z); diademo, malgranda ĉapeto sidis sur ŝia kapo (Z); la verda stelo, kiu sidas sur nia brusto (Z); lia kamizolo estis kovrita de cindro, kiu sidis ankaŭ en lia barbo (Z); (f) en ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo (Z); en unueco sidas nia forto; se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas (Z).
    kuŝi, stari.
  1. (pp vesto) Havi, metite sur iu, bonan aŭ malbonan aspekton: la vestoj bonege sidas (Z); tiu mantelo, ĉapelo ne bone sidas al vi.
  • sido
    Pozicio de iu, io sidanta: havi bonan sidon sur la selo; malĝusta sido de la valvo en la kamero; pasi de la sida al la kuŝa pozicio. [VIDU] sidvango.
  • sidaĉi
    Senenergie, malstreĉe sidi: ili sidaĉas sur siaj benkoj en la fundo de la klasĉambro; (f) sidaĉi en mizera ofico.
  • sidado
    1. Stato de iu, kiu daŭre, longe sidas: tiu oficeja sidado estas malbona por via sano.
    1. Tempo, dum kiu iu persono pozas por pentristo, skulptisto, fotografisto ks.
      seanco 2.
  • sida, sidanta
    1. Estanta en sida pozicio: la titolo de la statuo estas: sidanta junulino; pafi sidantan perdrikon.
    1. [BOTANIKO] Sesila: sid (ant)a folio.
  • sidejo
    Loko, kie iu aŭ io sidas: la sidejo de UEA estas en Roterdamo; la centra sidejo de granda banko; (f) la cerbo estas la sidejo de la pensado.
  • sidema
    Inklina longe resti sidanta.
  • *sidigi
    Fari, ke iu sidu: sidigu la fraton, ĉar sidigi sin mem li ne volas (Z); se vi sidigos ĝin al la tablo [...] (Z); sidigu Naboton sur la ĉefa loko inter la popolo kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn (X).
  • *sidiĝi
    Iĝi sidanta: submetu seĝon sub liajn piedojn (krurojn), kaj li kontraŭvole sidiĝos (Z); sidiĝu, mi petas (Z); ŝi sidiĝis sur la kanapo apud Marta (Z); li venis kaj sidiĝis sub unu genisto (X); la koko ekflugis kaj sidiĝis sur angulo de la libroŝranko (Z); li kuris al la akvo kaj sidiĝis en malgranda boato (Z).
  • sidiĝo
    Ago de tiu, kiu sidiĝas: dum la ceremonio estis senfinaj sidiĝoj kaj leviĝoj.
  • sidilo
    ĉia objekto, uzebla por sidi.
  • sidloko
    Spaceto, en vagono, tramo ks, kun seĝo por sidi: rezervi du sidlokojn en la aviadilo.
  • alsidi
    Sidi apud iu aŭ io: la infano alsidiĝis al la lito kaj laŭte legis (Z); alsidanta (malĉefa) juĝisto.
  • dusida
    Prezentanta du sidlokojn: dusida aŭto.
  • eksidi
    Komenci sidi: la kortumo eksidis je la deka matene.
  • kunsidi
    Partopreni kun aliaj personoj en komuna formala diskutado kaj konsiliĝado: kunsidis ĉiuj membroj de la komitato (B); kunsidis hieraŭ la konfliktkomisiono, kaj decidis [...] .
  • *kunsido
    Komuna diskutado kaj konsiliĝado de membroj de societo, juĝantaro ks: la kunsidoj de la UEA-Komitato estas publikaj; privata kunsido de la Akademio; li demandas, per kiaj decidoj finiĝis la kunsido (Z); sidi en kunsido de blasfemantoj (X).
    kunveno, seanco.
  • residiĝi
    Levinte sin de sia seĝo, denove sidiĝi sur ĝi.
  • subsidiĝo
    [GEOLOGIO] Iompostioma, longedaŭra enprofundiĝo de la fundo de sedimenta baseno: subsidiĝo klarigas la akumuliĝon de dikaj serioj de sedimentoj en malprofunda maro; kontinua, nekontinua subsidiĝo.
  • unusida
    Prezentanta nur unu sidlokon: unusida aviadilo.
  • fornosidisto (Z), hejmosidulo (Z)
    Homo, kiu emas resti hejme.
  • kalkansidi
    Sidi, apogante la gluteojn sur la kalkanoj.
    kaŭri.
  • konduksido (ark.)
    Loko de kondukanto de kaleŝo, fiakro ks: du livree vestitaj servantoj sur la konduksido (Z).
    boko.
  • laborkunsido
    Kunsido de kongreso, difinita por laboro, en kiu povas partopreni ĉiu kongresano.

    sidi


    Esprimoj

    Kiu venas plej frue, sidas piej ĝue.
    La vestoj bonege sidas al vi.
    Resti, sidi kun krucitaj brakoj.
    Tiu ĉapelo ne bone sidas.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    alsidi,dusida,eksidi,fiksideulo, , , , , , , ,kunsidi,kunsido, ,residiĝi,sida,sidado,sidanta,sidaĉi,sidejo,sidema,sidi,sidigi,sidilo,sidiĝi,sidiĝo, , ,sido, , , , , ,subsidiĝo,unusida

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    apogi
    benko
    boko (benko)
    bonaspekti (sidi)
    gluteo (sidvangoj)
    kaŭri
    kunveno (sidado)
    kuŝi
    malstreĉi
    postaĵo
    pugo
    rekte
    resti
    ripozi
    seanco (sidado)
    seĝo
    stari
    troviĝi

    Ankaŭ vidu:

    bona. kuŝi. pozicio. veni.

    Iel rilatitaj:

    apogx asesorx aspektx banx benkx bokx bonx decx glutex hejmx kaŭrx kongresx krurx kuŝx laborx lokx post pozicix pugx rektx restx ripozx seancx seĝx starx streĉx teatrx troviĝx trovx venx