filtri

*filtr/i (tr)

  1. Pasigi tra penetrebla tavolo likvon, por ĝin purigi kaj eligi la restantajn solidajn pulvorecajn partojn, feĉojn ktp: filtri okulakvon (Z); saĝu, filtru vinon, kaj la esperon longan tondu kurta (K); filtri buljonon.
    kribri.
  1. [FIZIKO] [FOTOGRAFIO] Traigi lumon tra plato por haltigi parton de la kolorradioj.
  • filtra
    Rilata al filtrado: filtra eco de ŝtofo; filtra procedo.
  • filtrado
    Ago de filtranto.
  • filtraĵo
    Likvo, ricevita per filtrado.
    RIM. La substanco restanta sur la filtrilo estas nomata 'restaĵo' aŭ 'solido'.
  • filtriĝi
    1. Klariĝi aŭ puriĝi per filtrado: la precipitaĵo malfacile filtriĝas.
      traflueti, traguti.
    1. (f) Diseriĝe trairi kvazaŭ tra filtrilo: lumo filtriĝas tra kurtenoj de fenestro; flustra interparolado filtriĝis tra la fermita pordo; la informo filtriĝis en la gazetaron.
  • filtrilo
    1. ĉio, kio servas por filtri likvon: filtrilo el papero, stamino, sablo; Pasteŭra filtrilo; filtrilo por la kafo.
    1. [FIZIKO] [FOTOGRAFIO] Plato, servanta por filtri lumon: flava filtrilo; korekta filtrilo.
    1. [TELEKOMUNIKOJ] Kvarpoluso, ofte konsistanta el bobenoj kaj kondensiloj kaj uzata por ebligi aŭ malebligi la pason de difinitaj frekvencoj: interfrekvenca filtrilo; altopasa, malaltopasa filtrilo; kvarca, ceramika filtrilo.
    1. [MATEMATIKO] (pp topologia spaco) Certa familio de subaroj, kiu anstataŭas reton: en kompakta spaco ĉiu ultrafiltrilo konverĝas.
      vico, reto.
  • filtrodisko
    Ronda filtra papero.
  • elfiltri
    Elimini per filtrado.
  • enfiltriĝi
    Eniĝi kvazaŭ tra filtrilo.
  • bendfiltrilo
    [TELEKOMUNIKOJ] Filtrilo, ebliganta la pason de kurentoj, kies frekvencoj troviĝas en difinita zono aŭ bendo.
  • pasfiltrilo = bendfiltrilo.
  • suĉfiltri
    Filtri per speciala filtrilo, sub kiu oni povas subsuĉi la aeron, tiamaniere rapidigante la filtradon.

    filtrx


    Iel rilatitaj:

    akvx kafx laborx tex