bori

(tr) [ TEKNIKOJ] fari truon ordinare cilindran en malmola materialo per frapata aŭ turnata ilo: bori ion, truon en io; tiu ilo ne povos bori betonon; bori puton (x); (analoge) guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras (z); (f) eterna vivo da aŭtoj boras sian vojon tra la moviĝanta kaoso; boranta doloro.
spili. [vidu] borspecimeno.
rim. la objekto de 'bori' povas esti la aĵo borata (bori tabulon) aŭ la rezulto de la borado (bori truon).
  • boraĵo
    Truo borita.
  • borilo
    1. Mana aparato, kiu boras, turnante borpinton: elektra borilo (movata per elektra motoro); kubutborilo, krankborilo, klikborilo.
    1. Borpinto.
  • borileto
    Malgranda borilo, ordinare ŝraŭbpinta, per kiu oni boras truetojn en ligno, por faciligi la enmeton de najlo aŭ ŝraŭbo.
  • bormaŝino
    Maŝino, uzata por fari rondajn truojn en laborpecoj.
  • borpinto
    ĉefa fina akcesoraĵo de borilo, interŝanĝebla laŭ la diametro de la truo aŭ la materialo borota: helice cilindra borpinto, duedre tranĉa borpinto, betonborpinto.
  • trabori
    Bori truon tra la tuta dikeco ĝis transe: trabori monton ( [VIDU] tunelo); eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan (Z); (f) trabori al iu la orelojn (B); ŝiaj okuloj havis brilon akran k traborantan (Z); en la nokto miaj ostoj traboriĝas en mi (X).
  • martelborilo
    Elektra borilo, kiu per turnado frapas por bori ŝtonon, betonon ks.
  • neĝborulo
    Neĝa galanto.
  • ŝraŭbbori = ŝraŭbingigi.
  • ŝtonborulo
    Kn de plantoj kun radiko ŝajne traboranta rokon, precipe kritmo k saksifrago.
  • vermborita
    (pp ligno) Borita de vermoj.
    borx

    borx


    Iel rilatitaj:

    Artezx TEKNIKOJ alenx arbx b boraksx dentx florx galantx korx kritmx laborx najlx saksifragx trux turnx ĉukx ŝraŭbx