Plenumi sian servon en difinita tempodaŭro, konforme al antaŭpreparita servordo: tie ĉi la flegistinoj deĵoras ĉiun trian nokton; ĉiuj apotekistoj de la urbo deĵoras en dimanĉo laŭvice; voku la deĵorantan leŭtenanton! ofici, servi.
deĵoro Difinita tempodaŭro fiksita por la plenumo de ofica servo: mia deĵoro komenciĝos je la kvara horo; nokta deĵoro; havi sian deĵoron (Z); la posteno estas tiel atentostreĉa, ke la deĵoroj estas nur trihoraj.
deĵorejo ĉambro, kie oficistoj, oficiroj deĵoras: deĵorejo en hospitalo, sur ŝipo. deĵori