entrepreni

*entrepren/i (tr)

Komenci la plenumadon de grava tasko, kiun oni prenis sur sin: entrepreni la tradukadon de la Biblio (Z); entrepreni ekspedicion, vojaĝon (Z); ni ne entreprenos konvinki tiun ĉi publikon (Z); interrompi la entreprenitan laboron; (abs) kiu entreprenis, tiu sin tenu (Z); multe entreprenis, sed ne multe eltenis (Z).
  • entrepreno
    1. Afero entreprenita: ordo estas beno por entrepreno (Z); la entreprenoj de diligentulo donas profiton (X); situacio plej longera k malfavora por ia entrepreno (Z); se la amikoj subtenos mian provan entreprenon kun la rusa libreto (Z).
    1. Ekonomia unuo de produktado: la mezaj k malgrandaj entreprenoj; fondi ĉelon en ĉiu entrepreno; entrepreno de publikaj laboroj (B); kapitalista, kooperativa, komerca, industria, bonfarada entrepreno.
  • entreprenejo
    Loko, kie funkcias entrepreno.
  • entreprenema
    Volonta k kuraĝa en la entreprenado: entreprenema juna komercisto; vidu tiun ĉi kuraĝan entrepreneman kapon, kiel ĝi forĝas planojn! (Z).
    aventurema, riskema.
  • entreprenisto
    Homo, kiu profesie entreprenas laborojn por aliaj personoj: entreprenisto por masonado, domkonstruado, transportado ktp.
    mastro, aferisto, kapitalisto.
  • konstruentreprenisto
    Entreprenisto de konstrulaboroj.
  • sepultentreprenisto
    Entreprenisto, kiu aranĝas sepultajn ceremoniojn.

    entrepreno

    akcio : (atesto pri posedo de) parto de la kapitalo de entrepreno. Ek al la laboro: Kuraĝe entrepreni ion. ekonomio : orda, ŝparema mastrumado (de hejmo, bieno, entrepreno, ŝtato.); scienco de mastrumado. estri gravan entreprenon. hazarda entrepreno. komenci, eki, entrepreni, ataki. laboro. mastrumi : fari ĉion, por ke ĉio okazu bone en domo aŭ entrepreno (mastr/um/i); mastrumo: ekonomia unuo. Partoprenigi la laboristojn en la profitoj de la entrepreno. prosperi. tasko.


    afero. agi. -estr. financo. komenci labori. mastro. negoco. plano. posedi. prepari. provi voli



    Iel rilatitaj:

    -estr administrx aferx agx akcix direktorx financx komencx konsilix konstrux laborx mastrx negocx planx plenumx posedx preparx provx volx