horo

hor/o

  1. La 24-ona parto de diurno: horloĝo, kiu sonas la horojn kaj duon horojn; astronomia, sidera, vera, norma horo; preni kuracilon je ĉiu horo; ŝveli kun ĉiu horo (Z); li staris tutan horon (Z).
  1. ĉiu el tiuj diurnopartoj, numeritaj kaj difinitaj per orda numeralo: kioma horo nun estas? (Z); estas la tria, dek minutoj post la tria, la tria kaj duono dek minutoj antaŭ la kvara (horo); demandi pri la horo; rigardi la horon sur sia poŝhorloĝo; li havas ĉiam la ĝustan horon; fermite inter la 12a kaj la 14a ( [VIDU] horoj); laboristoj de la dekunua horo (N) (laste venintaj adeptoj); oni donas por manĝi je ĉiu horo; la horo de Grenviĉo, de Centra Eŭropo; la somera, la vintra horo; kvina hora tetrinkado; la hormontra ombro de la sunhorloĝo (X) (
    gnomono).
  1. Tagotempo difinita por fari ion: por ĉiufaro estas horo (Z); vi venas en bona horo (Z); vidi vin ekstere en tiu malfrua horo! (Z); li ankoraŭ iom dormis en la matena horo (Z); nun estas la horo, en kiu mi ĝuas freŝan aeron (Z); mia horo ankoraŭ ne venis (N); teni aŭdiencajn horojn; en la horo de la venko (B); en la lasta horo de mia vivo (B); lia horo ekbatis.
  1. Daŭro de ĉ. 60 minutoj, utiligata por fari ion: liaj horoj de ĉeestado en la oficejo; ŝi ricevis lecionojn po 20 spesmiloj por horo (Z); la ok hora tago (en kiu la laboro daŭras 8 horojn); la 32 hora semajno (postulo de la Eŭropaj laboristoj); trovi la horojn longaj (enui); je unu hora distanco (Z); tri hora vojirado; horpage labori.
  1. Momento, en kiu io okazas: ĉu mi ne venkos en decida hor'! (Z); en malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro (Z); en la plej malfacilaj horoj (Z); li ĝuis horojn de gloro, de triumfo; en horo de deprimiĝo li sin mortigis; horo de kulmino.
  1. [KRISTANISMO] Preĝoj en la rite difinitaj tempoj de diurno [VIDU] matutino, matenlaŭdo, primo, tercio, seksto, nono, vespro, kompletorio.
  • hora
    Rilata al horo: hora angulo ( [ASTRONOMIO] angulo inter la meridiano de astro kaj la loka meridiano, mezurata ĉiam okcidenten); horaj zonoj.
  • horaro
    1. Regula antaŭdifinita aranĝo de la horoj, en kiuj devas okazi servoj, kursoj, naturaj fenomenoj k.a.: horaro de fervojoj, de lernejo; de tajdoj; malfruiĝi el la horaro.
    1. Tabelo (sur folio aŭ en libro) de tiu aranĝo: aĉeti fervojan horaron.
  • laborhoroj
    Horoj, dum kiuj oni laŭserve laboras.
  • lasthora
    Okazanta, alvenanta en la lasta horo, antaŭ iu templimo: lasthora kompromiso, resaniĝo; lasthoraj novaĵoj (eksciitaj ĵus antaŭ la presado de gazeto).
  • lernohoro
    Tempospaco (ĉ. 45-50 min), dum kiuj instruisto lernigas lernobjekton: oni forliberigis ŝin por tiu lernohoro (Z).
  • pinthoroj
    La horoj, dum kiuj la ekonomia aktiveco (aĉetado, trafiko ks) estas plej granda.
  • tehoro
    La daŭro, kiam la temanĝo aŭ iu tetrinkado okazas.
  • RIM. 'horo' estas suf-e uzata en nomoj de unuoj: amperhoro, vathoro.

    horo


    Esprimoj

    Akordigi sian horloĝon, kiu malfruas kvin minutojn, kun la hordona aŭtomato de la observatorio.
    Alveninta tre ĝustatempe, akurate je la oka.
    Antaŭiĝi je tuta horo.
    Demandi pri la horo.
    Estas jam malfrue en la tago.
    Fruigi, streĉi sian poŝhorloĝon.
    Havi la ĝustan horon.
    Horloĝo komputas la tempon.
    Kioma horo estas?
    La forkuro de la minutoj.
    La horloĝo ĵus batis la 12 batojn de noktomezo, ĵus batis la kvaran.
    La horoj treniĝas testude, maldiligente, plumbapiede.
    Lasthore, en la lasta minuto, lastmomente.
    Rigardi la horon sur sia poŝhorloĝo.
    Solida horloĝo, kiu iras bone, laŭ la minuto, tro frue, fruas, iras tro malfrue.
    Trovi la horojn longaj.
    Vi venas en bona horo, frue je la sesa.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    Amperhoro,Vathoro,hora,horaro, ,horo, , , , ,kiloVathoro, ,lasthora, , ,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    diurno
    horloĝo
    minuto
    periodo
    sekundo
    tempo

    matutino
    matenlaŭdo
    primo
    tercio
    seksto
    nono
    vespro
    kompletorio

    Ankaŭ vidu:

    tempo

    Iel rilatitaj:

    akuratx androgenx daŭbx diurnx frux horloĝx jam kompletorix laborx matenx matutinx mezx minutx momentx montrx nonx pagx periodx preĝx primx sekstx sekundx tagx tempx tercix tex vesprx ĵus