poluro

*polur/o


Surfaca brilo, ricevita per frotado: la poluro de liaj ĝuoj estis perfekta; doni lastan poluron al metalpeco; polurkreto, pulvoro; (f) lia spirito akiris nur supraĵan poluron.
emajlo, glazuro, lako.
  • poluri (tr)
    1. Glatigi kaj pli-malpli bele briligi raspan aŭ krudan surfacon: poluri marmoron, lignon, vitron; la maljuna reĝo lasis (igis) poluri sian oran kronon per la polvo el pistita grifelo (ardezo) (Z); li postulis, ke liaj botoj estu polurataj, sed la sakristiano volis, ke ili estu nur ŝmirataj (Z); poluri tabulon per sablopapero.
    1. (f) Perfekte ellabori, plidelikatigi, pli rafini: poluri sian verkon; li ne sufiĉe poluras sian stilon; li estas frotita kaj polurita (Z) (multe spertinta); nepolurita (senkultura, kruda) homo.
  • polurilo
    1. Substanco (ekz. smirgo), uzata por poluri.
    1. [PRAHISTORIO] Bloko el abrazia ŝtono (grejso) uzata dum la neolitika epoko por erodi kaj poluri ostajn aŭ ŝtonajn ilojn.
  • malpoluri
    Forigi la poluron: malpolurita vitropeco.


    briligi. ellabori. fajli. froti. glatigi. kruda. plidelikatigi. plirafini. raboti. senkultura. pumiki, pumikpoluri. smirgo, polurpulvoro. Stilon poluri, rafini, glatigi, novigi. Ŝuojn senkotigi, smiri, ciri, poluri, briligi.
    arĝento. brili. desegni. gliti. labori. ŝtono. vitro. viŝi.

    Iel rilatitaj:

    alabastrx arĝentx brilx desegnx glitx laborx librx spegulx vitrx viŝx ŝtonx ŝux