cizeli

cizel/i (tr)

  1. [ TEKNIKOJ] Fajne retuŝi aŭ finpretigi bronzan, arĝentan aŭ oran artobjekton de relative malgrandaj dimensioj per cizileto, cizelilo k marteleto: cizeli bronzan statueton, arĝentan pleton; (analoge) cizeli sirenan buston kiel ponardtenilon.
    damaskeni, nieli.
  1. (f) Delikate prilabori: cizeli soneton (K).
  • cizelado
    Agado k arto de cizelisto: oni distingas tri specojn de cizelado: super fandaĵo (kies eĝojn de kunmeto, fandŝprucetojn aŭ miskonturojn oni forigas), super maso (kiun oni etskale ĉizas k skulptas) k per boso (kiam oni reliefigas metalfolion).
  • cizelilo
    ŝtala stangeto, de kiu unu fino estas hardita, sed ne tranĉa, k kiun oni uzas por enpremi la metalsurfacon.
    cizilo, grifelo.
  • cizelisto
    Artisto, kiu cizeladas: Benvenuto Cellini, la plej fama renesanca cizelisto.
    cizeli

    cizeli


    Iel rilatitaj:

    TEKNIKOJ artx bosx delikatx dirx laborx metalx tranĉx vizaĝx