fari
*far/i (tr)
I- Kaŭzi, ke io konkreta estiĝu: - Estigi el materialo, doni formon al: kial mia patro faris min? (Z); fari makulon, rondon (Z), statuon (Z), potojn (Z); abeloj faras ĉelojn el vakso; Dio faris la du grandajn lumaĵojn kaj la stelojn (X); (analoge) fari ion el nenio; tablo kovrita faras amikojn (Z).
krei.
- Estigi el kunmetitaj, prilaboritaj elementoj: fari tablon, kuvon, domon, muron (Z), ŝtonan vojon, ponton (Z), violonon (Z); fari ses kopiojn de la manuskripto; (analoge) fari el falĉilo sabron.
- Fabriki: fari radojn, biciklojn, paperon, tolon, ŝlosilojn.
II- Kaŭzi, ke io abstrakta estiĝu: - Estigi geston, plenumi agon, teni konduton: fari grimacon (Z), bonan mienon (Z), saluton; fari paroladon (Z), kurson (Z), militon, ŝtelon (Z), rabon (Z), krimon, venĝon (Z), atakon, miraklon, petolaĵon (Z), eraron (Z), ŝercon; havi multon por fari; la filozofo-kion fari?-vole-nevole liberigis Ezopon (K).
- Plenumi ion, al kio oni estas devigata: fari la volon de Dio; fari siajn jurajn studojn; fari tion, kion ordonas leĝo; fari sian devon (Z), taskon (Z), metion; fari komercon; fari feston (Z), Paskon (Z).
- Estigi eksteran rezulton, efiki sur ion: fari al iu vundon, ion malbonan (Z), perforton (Z), timon (Z), honoron (Z), surprizon (Z), servon, demandon (Z) al iu; fari kontrakton (Z), pacon (Z); la kanonoj faris breĉon en la remparoj; eĉ la plej forta deziro ne povas fari tion, ke menso ne instruita penetru en la misterojn de la scienco (Z); (analoge) tio nenion faras (estas indiferenta); vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento (Z).
III- Efiki sur ies econ: - Pasigi iun, ion de unu stato al alia: oni faris lin generalo (Z); fari ion tro facila (Z); fari iun mokataĵo (X); fari el iu arkon (Z); mi faros el viaj urboj dezerton (X); fari el neceseco virton (Z); el homo fari duondion (Z).
- Aranĝi en ia maniero: fari ordon (Z) (en ĉambro); fari al si la vojon (Z); fari diferencon, distingon inter (pluraj aferoj); la bordo faris golfeton; (analoge) fari al si oportune (Z); fari al si bone (Z).
- Konsistigi: dek kaj dek faras dudek (Z); sesdek minutoj faras unu horon (Z); du botoj faras paron (Z).
IV- - Agi iamaniere, iel efiki: la trompantoj faris, kvazaŭ ili vestas al li ĉiun pecon (Z); la Eternulo faris laŭ la vortoj de Moseo (X); mi ne faris laŭ mia koro (X); faru laŭ via plaĉo; la infanoj faris kun li, kiel li ordonis al ili (Z); mi ne scias, kiel fari; la rabeno antaŭpreĝis la preĝon de nokto, kiel ordinare estas farate ĉe homoj mortmalsanaj (Z); kiel devas esti farate (Z); mi abonas la Gazeton, kiel li ankaŭ faris (Z); bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo (Z).
V- - Agi (abs): kiu multe parolas, ne multe faras (Z); kritiki estas facile, fari malfacile (Z); Dio ĝuste faras (Z); ne parolu, sed faru (B); pli bone ne fari, ol erari (Z).
RIM. 1 'far' estas uzata de Z. kvazaŭ sufikso , por akcenti la nuancon de objektiva agado: dolorfaro, falsofari, juĝofaro, krimfaranto, oferfaro ktp. far
Fare de: la traduko de 'Hamleto' far Z. faro
Ago de tiu, kiu faras; konkreta aspekto de ago: sed la pensoj ĉe mi ne fariĝis faroj (Z); ĉu bona, ĉu malbona-ĉiu mem por sia far' ricevas rekompencon (Z); amo kaj kuraĝo nin kondukas al grandaj faroj (Z); inter diro kaj faro estas maro (Z); estas bele ripozi de siaj faroj (Z); faro farinton rekomendas (Z); pli da bruo, ol da faro (Z); bona faro de skolto; la fido sen faroj estas senfrukta (N). fare de
Prepoziciaĵo, enkondukanta la aganton post substantivo , esprimanta agon: kelkaj postulas la administradon de la filioj fare de la asekuritoj mem; dum vizito al nia sidejo fare de fremdaj kolegoj; reguligo de salajroj kaj laborkondiĉoj fare de la ministro mem.
far. faraĉi
Malbone, senzorge fari: el la faraĉo fariĝis kaĉo (Z). faradi
Regule, konstante, ripete fari: mi faradis, kion mi povis fari (Z); liaj filoj havis la kutimon faradi festenon (X). farado - Daŭra agado: resti sen farado (Z); nenifarado.
- Daŭra, konstanta produktado; plenumado: la farado de mebloj, de versoj; farado de justaĵo estas ĝojo (X); Dio gardu viajn sklavojn de farado de tia afero! (X).
faraĵo
Io farita. farebla
Tia, ke ĝi povas esti farata. farema
Ema al farado, al aktiveco: via faremeco estus multe pli utila, se [...] (Z). farenda
Devige farota. farigi
Kaŭzi, ke iu faru: farigi al si ŝuojn laŭmezure; ni farigos al ni konsciencon laŭ la plej nova fasono (Z). *fariĝi - Komenci esti, okazi: subite fariĝis nokto; fariĝu, kio volas! (Z); kio fariĝis, jam ne refariĝos (Z); iele fariĝis, ke ŝi ne edziniĝis (Z); kio fariĝas kun la homo, kiam venas la morto? (Z); se gut' al gut' aliĝas, maro fariĝas (Z).
- Transiri de unu stato en alian: nevo de papo facile fariĝas kardinalo (Z); ŝi fariĝis tiel malaminda, ke [...] (Z); fariĝu amoplena, vi homa animo! (Z); mi ne scias, kio fariĝos el mi (Z), kio mi fariĝos (Z); (analoge); fariĝis nigre antaŭ ŝiaj okuloj (Z); al nia sinjoro la reĝo fariĝos varme (X) (ĉe la korpo de junulino); fariĝis en ĝi klare (Z).
iĝ/ IV.
fariĝo
Okazaĵo. farinda
Tia, ke ĝi meritas esti farata.
deca, ĝustatempa, konsilinda. faristo
Tiu, kiu metie faradas ion: faristo de pano; (f) granda parolisto estas duba faristo (Z). faritaĵo
Faraĵo: tio estis ne dioj, sed faritaĵoj de homaj manoj (X). alfari (ark.)
Adapti: stenografia sistemo alfarita al E. elfari - Produkti farinte: vi ne elfaris eĉ unu brikon! (X).
- ĝisfunde fari.
malfari
Kaŭzi, ke io farita ne plu estu: ŝi malfaris dum la nokto la laboron de la tago. memfarita
Sin mem farinta, instruinta, sen helpo de alia: memfarita artisto. misfari
Malĝuste, erare fari. misfaro
Nedeca faro, kontraŭa al la ĝentilaj aŭ moralaj reguloj.
mispaŝo. nefarebla
Neebla. refari - Refoje, denove fari: refari t.e. fari denove, kion mi (aŭ alia persono) jam faris (Z).
ripeti.
- Doni al io novan, pli bonan formon: refari eraran kalkulon; ĉu vi komencos simple refaradi la karton (mapon) de Eŭropo? (Z); la leĝoj de l' naturo ne estas refareblaj (Z).
rebaki, reformi.
refaraĵo
Io refarita: la refaraĵo de senparola filmo. refariĝi - Reveni al antaŭa stato: ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo (X).
- Denove okazi: farita ne refariĝos (Z).
senfara
Ne akompanata de faro, de ago: senfara plendo ne estas defendo (Z); Dion fidu, sed senfare ne sidu (Z); resti senfare (Z). bonfari (ntr)
Fari bonon al iu: bonfaru al via sklavo, ke mi vivu (X). bonfaro
Helpa, kompleza, serva ago, farita al iu: bonfaron oni forgesas (Z); tio estus ne venĝo, sed komplezo kaj bonfaro (Z); tiuj bonfaroj, kiujn al homoj donas klereco (Z); tiu redonos al li por lia bonfaro (X). bonfara
Faranta bonon al iu, helpa: ŝi preskaŭ mortus, se ŝiajn sentojn ne kaptus bonfara sveno (Z); la fulmotondro montriĝis tre bonfara, ĉar ĝi purigis la atmosferon (Z); donu vian helpon, bonfaraj gracioj! (Z); kvieta kaj bonfara estis la dormo (Z). bonfarado
Daŭra, ripeta bonfaro: danko sincera, kiu loĝas bonfaradon (Z); mi deziras bonfaradon, sed ne oferon (X); vera kristaneco montriĝadis en ilia tuta bonfarado (Z). bonfaranto
Persono, kiu bonfaras: kara amiko, baptano kaj bonfaranto! (Z); riĉa sinjorino, kiu estas bonfarantino de nia laborejo (Z). bonfarema
Helpa (pp personoj): mi scias, ke vi estas bonfaremaj, ke vi partoprenas en ĉiuj filantropiaj aranĝoj (Z). ĉarfaristo
Metiisto, kiu faradas ĉarojn. glavfaristo (Z)
Metiisto, kiu faradas glavojn. juĝfaro
Juĝo 1. leĝfari
Vd leĝo. malbonfaro
Malhelpa, malamika ago: liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon (X). nenifarado
Senaktiveco, maldiligenteco. nenifaranto, nenifaremulo
Homo, kiu ne volas laboradi.
senokupa. monfarejo
Konstruaĵo, en kiu la rajtigita potenco (urbo, ŝtato ks) fabrikas la monerojn kaj la biletojn. oferfaro
Oferado. ordofari (tr)
Fari, ke io estu en ordo: la liton ŝi ordofaros per du kusenoj kaj lana kovrilo (Z). pentofari
Ripari pekon aŭ kulpon per pentaj suferoj kaj bonaj agoj: sed se eĉ pentofari ni ne povas? (Z); se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn! (Z); lasu, sinjoroj, ke mi ne mortu sen pentofaro! (Z). radfaristo
Lignaĵisto, kiu faras radojn por ĉaroj ks. salfari (ntr)
Pritrakti salajn akvojn, por ricevi salon. vinfarado
Vd vino. vitrofaristo
Laboristo, kiu fabrikas la vitron. vortfarado
[LINGVOSCIENCO] Parto de la leksikologio, studanta la elementojn, el kiuj konsistas la vortoj de difinita lingvo, kaj la manierojn, kiel ili kombiniĝas inter si por formi pliajn novajn farojn: la reguloj de la internacia (E-a) vortfarado (Z).
derivado, kunmetado.
Esprimoj
Fari el neceso virton
Fari tion, kion ordonas leĝo.
Tablo kovrita faras amikojn.
Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento.
Kelkaj kunmetaĵoj
alfari,artefarita,artefarita intelekto,artefarita reno,bonfara,bonfarado,bonfaranto,bonfarema,bonfaro,elfari,epokfaranta,falsofari,far,faradi,farado,faraĉi,faraĵo,fare de,farebla,farema,farenda,fari,farigi,farinda,faristo,faritaĵo,fariĝi,fariĝo,faro,fuŝfari,glavfaristo,juĝfaro,korektofara,leĝfari,malbonfaro,malfari,memfarita,misfari,misfaro,monfarejo,nefarebla,nenifarado,nenifaranto,nenifaremulo,oferfaro,ordofari,pentofari,radfaristo,refaraĵo,refari,refariĝi,salfari,senfara,versfarado,vinfarado,vitrofaristo,vortfarado,ĉarfaristo
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
agi
akiri
artisto
aŭtoro
derivado (vortfarado)
devo
efiki
establi
estigi
fabriki
fondi
formi
foruzi
generi
inventi
kaŭzi
kompletigi
konfekcio
konsistigi
konsumi
kooperi
krei
kunlabori
kunmetado (vortfarado)
kunmeti
labori
maldiligenteco (nenifarado)
metiisto
metio
naski
naskigi
okazi (fariĝi)
operacii
perfektigi
plenumi
prilabori
produkti
provoki
realigi
rebaki (refari)
reformi (refari)
ripeti (refari)
senaktiveco (nenifarado)
starigi
tasko
Iel rilatitaj:
-aĉ
-ebl
-ig
aferx
agx
akirx
aktivx
aktx
artx
aŭtorx
bakx
de
derivx
devx
diligentx
dubx
efektivx
efikx
establx
estx
eventx
fabrikx
facilx
fojx
fondx
formx
generx
helpx
inventx
kapablx
kaŭzx
komencx
kompletx
konfekcix
konsistx
konsumx
kooperx
krex
laborx
malbonx
maŝinx
metix
metx
naskx
okazx
operacix
partoprenx
pensx
perfektx
planx
plenumx
plenx
praktikx
produktx
projektx
proponx
provokx
provx
realx
ripetx
starx
taskx
tutx
uzx
vinx