fendo

fend/o

Mallarĝa laŭlonga truo: fendo en muro, en vazo; eniri en kavernojn kaj en fendojn de ŝtonegoj (X); (fm: vulvo) Jen Cassie [...] kun fendo plej obscene sendefenda (JC).
  • *fendi (tr)
    1. Perforte disigi malmolan materialon, ordinare laŭ la fibroj, la klivebenoj ks: fendi ŝtonegon per kojnoj; fulmobato fendis kverkon, terskuo muron; troa sekeco fendas la teron; fendita ligno facile ekbrulas (Z); li fendis la Ruĝan Maron en du partojn (Z); vestoj de dividita koloro, tiel ke la malsaĝaj junuloj aspektis, kvazaŭ ili estis fenditaj en la mezo (Z); (f) vaste fendita buŝo; fendi al iu la koron (tre aflikti).
      haki, klivi, segi, spliti, ŝiri, tranĉi, krevigi.
    1. Rapide trairi inter la partojn de amaso, ilin disigante: sago fendis al li la hepaton (X); la hirundo fendis la aeron, ŝipo la ondojn; li fendis la amason; krioj fendas la aeron, eksprestrajno la nokton, fulmoj la mallumon.
      penetri, enigi, trakuri, trapasi.
    1. [FIZIKO] (pp atomo) fendi la atomkernon.
  • fendado
    Ago de fendanto: fendado de ŝtipo, de molekulo.
  • acida fendado
    [KEMIO] Fendado de molekulo per acido.
  • fendego
    Tre granda fendo: fendego en monto, en glacirivero, en geologia tavolo.
    abismo, faŭko, interkrutejo, profundegaĵo.
  • fendeto
    Ne profunda fendo, ne trapenetranta la objekton: fendeto en dento (B), en la haŭto, sur porcelana taso.
  • fendeti
    Estigi fendetojn en ion: fendeti poton; eluzita fendetita ledo.
  • fendiĝi
    Ricevi fendo (j)n: la molekulo fendiĝis en du partojn; (f) la ŝtata konstruaĵo komencis fendiĝi (B); ŝia koro fendiĝis de kompato.
  • acida fendiĝo
    [KEMIO] Reakcimaniero, kvazaŭa fendiĝo, de kelkaj acidaj kombinaĵoj (ekz. acetilaceta acido).
  • fendilo
    Ilo por fendi.
    hakilo, kojno.
  • fendita
    [HERALDIKO] Dividita vertikale per koloroj je du egalaj partoj.
  • fendohava
    Prezentanta unu fendon: bovo kun kornoj kaj fendohavaj hufoj (X).
  • disfendi
    Larĝe fendi: disfendi ies kapon; iliajn gravedulinojn vi disfendos (X); ĉiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn vi povas manĝi (X); disfendiĝis ĉiuj fontoj de la granda abismo (X).
  • disfendo
    Larĝa fendo: disfendo en roko; (f) disfendo en partio.
    skismo.
  • elfendi
    Eligi fendante: vi elfendis fonton kaj torenton (X).
  • enfendi
    Per tranĉo estigi fendon en ion: enfendi la randon de tablo.
    noĉo.
  • aerfendo
    1. [FIZIKO] [ELEKTRO] La mallarĝa interspaco inter la feromagnetaj partoj de magneta cirkvito.
    1. [FIZIKO] [ELEKTRO] La mallarĝa interspaco inter statoro kaj induktato de elektra motoro.
  • celfendo
    [TEKNIKOJ] Fendo de la pafcelilo (de pafilo), kiun oni metas en rektan linion kun la (cel)grajno kaj la intencata celo.
  • harfendado
    Pedanta kaj tro subtila distingo en diskutado. SIN. harsplitado, muŝbugrado.
  • kernofendado, nukleofendado
    [FIZIKO] Disiĝo de atomkerno en plurajn pecojn. SIN. fisio.
  • kernofendebla, nukleofendebla
    (pp materio) Enhavanta atomajn nukleojn fendeblajn.
  • kernofendiĝo, nukleofendiĝo
    Disiĝo de atomkerno en plurajn pecojn.
  • pantalonfendo
    Fendo sur la supra antaŭa parto de pantalono.
  • rokfendo
    Fendo en roko: la lertaj pigmeoj svarme elrampas el la rokfendoj (Z).

    fendo


    Iel rilatitaj:

    aerx aperturx atomx butonx formx frakasx fruktx korx laborx lignx mankx pantalonx