cerbo

*cerb/o

  1. Encefalo. [VIDU] cerboskuo.
  1. Cerebro.
  1. (ark.) Medolo: mia patro havas en la ostoj cerbon de leono (Z).
  1. (f) Tiu parto, rigardata kiel la sidejo de la penso k prudento: venis al mi en la cerbon, ke [...] (Z); arte fabrikita opinio, kiun oni perforte enbatas en la cerbon de ĉiuj (Z); pli multe via fingringo da cerbo ne pretendas? (Z); antaŭ la lango laboru la cerbo (Z); kapo majesta, sed cerbo modesta (Z); lia cerbo iris promeni (Z) (li freneziĝis); ricevi muŝon en la cerbon (Z) (same).
    kap o, mens o, prudent o.
  • cerba
    Rilata al la cerbo: cerba anemio, hemoragio; cerba pedunklo; cerbaj nervoj (SIN. krani aj nervoj).
  • cerbaĵo
    [KUIRARTO] Besta cerbo (kutime bovida aŭ ŝafida), kuire pretigita: cerbaĵo kun bruna butero k kaporoj.
  • cerbaro
    Malgranda grupo el teknikistoj, ekspert oj, komisiitaj difini agplanon por ministro, politikulo ks.
  • cerbeto
    Cerebelo.
  • cerbujo
    La parto de la kranio entenanta la cerbon.
  • cerbumi (ntr)
    Penege streĉi sian penson, intelekton pri io: ne valoras cerbumi pri tia bagatelo; tiuj bibliaj esprimoj, kiuj cerbumigis tiom da tradukintoj.
    kaprompa.
  • cerbospina
    Koncernanta samtempe la cerbon k la spinon: cerbospina meningito.
  • encerbigi
    Profunde penetrigi en la memoron.
  • kuncerbumado
    Klopodo trovi solvon al problemo per seninterrompa kolektiva cerbumado.
  • sencerbulo
    Senpripensa homo.
  • ostocerbo
    Medolo.
    cerbo


    Kelkaj kunmetaĵoj

    cerba,cerbaro,cerbaĵo,cerbeto,cerbo,cerboskuo,cerbospina,cerbospina,cerbospina likvo,cerboŝtopi,cerbujo,cerbumi,cerbumkomitato,cerbumludo,encerbigi,kuncerbumado,ostocerbo,sencerbulo

    El Hindo-eŭropa: KER/KERES ( cerbo )

    cerbo , cerebelo , , cerebro , cervelaso , cervo , kerato , kornedo , kornemuzo , korneo , korneto , korno , kornuso , kranio , krano

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    atenta
    dekstra
    kaprompa
    prudenta

    imagi
    labori
    pensi

    anatomio
    cerebelo
    encefalo
    homo
    kapo
    korpo
    kranio
    medolo
    memoro
    meningito
    organo
    psikologio
    spino
    traŭmato

    Iel rilatitaj:

    agnozix akromegalix amfetaminx anatomix atentx cerbx cerebelx cerebrx cervelasx cervx dekstrx ekspertx encefalx forgesx frenezx homx imagx intelektx kapx keratx komprenx kornedx kornemuzx kornetx kornex kornusx kornx korpx kranix kranx kuirx laborx ludx medolx memorx meningitx meningx mensx nervx organx pensx prudentx psikologix scix spinx traŭmatx vizaĝx