herbo

*herb/o

  1. [BOTANIKO] Planto, ĝenerale semplanto, kiu ne formas lignecajn, vintrorezistajn ŝosojn (malsame ol ekz. arboj kaj arbustoj), sed kiu estas pli-malpli mola kaj sukplena, kaj kies aeraj partoj ĉiujare renoviĝas: tritiko, terpomo, absinto, bazilio, kalendulo, plantago, gresoj estas herboj; unujaraj, plurjaraj herboj; en ekstertropikaj klimatoj la aeraj partoj de herboj ĉiuvintre ĝenerale forvelkas; malbona herbo froston ne timas (Z); medicina herbo (kuracherbo); vi manĝados herbojn de kampo (X); macojn kun maldolĉaj herboj (t.e. laktuko, kreno) ili manĝu (X).
    greno, greso, kano.
  1. [BOTANIKO] Kn de la poacoj (gramineoj), ekz. gazonplantoj: vi saltis kiel bovidino sur herbo (X); meze de verda herbo kreskis lekanto (Z); la herbo de la kampo (X); vojon batitan herbo ne kovras (Z); bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis (Z); mi sekiĝas kiel herbo (X). SIN. greso.
    fojno, kano [VIDU] herbobedo, herbokampo.
  1. [BOTANIKO] (fm) Marihuano: herbisto (detala sakristo), herbulo (konsumanto).
  • Kristofora herbo
    Sp. de akteo (Actaea spicata).
  • herba
    Rilata al herbo.
  • herbaĉo
    Trudherbo.
  • herbaro, herbokovro
    Loko, kovrita de herbo: en tiu paca kampejo ŝi pasadis sur lanuga herbokovro (Z).
  • herbeca
    Havanta unu aŭ kelkajn el la ecoj de herbo.
  • *herbejo
    1. Loko, kie kreskas sovaĝaj aŭ kultivataj paŝtaj herboj: la herbejoj apudakvaj velkos (X); printempo eksonis super la kampoj kaj herbejoj (Z); Karonjo, kiu kuradis kun vi sur la florplena herbejo de via patro (Z) [VIDU] herbejreĝino.
    1. = gazon (ej)o.
  • herbero, herbeto
    Unu tigo de herbo: dronanto eĉ herbeton kaptas avide (Z).
  • herbicido
    [AGRIKULTURO] ĉia substanco, kiu mortigas trudherbojn.
  • *herboriĉa
    Kovrita de abunda herbo.
  • herbovora
    Nutranta sin ordinare per herboj.
  • aromherbo
    [KUIRARTO] Herbo, uzata por aromigi likvorojn, bombonojn, manĝaĵojn ks.
    spicherbo.
  • citronherbo
    [BOTANIKO] Sp. de cimbopogono (Cymbopogon citratus), herbo pli ol 2 m alta, citronodora, hejma en S Hindio kaj Srilanko, kultivata en tropikaj regionoj por esenco riĉa je citralo; tre uzata en la taja kuirarto.
    citronelo, meliso.
  • drogherbo (ark.) = kuracherbo.
  • hepatherbo
    Hepatiko 1.
  • hundherbo
    Elimo.
  • kanariherbo
    Kanaria falarido.
  • katherbo
    Nomo de pluraj sp-oj de florplantoj, kies odoro allogas katojn, precipe valeriano kaj katario.
  • kuracherbo
    [FARMACIO] Herbeca kuracplanto.
  • marherboj
    Plantoj herbosimilaj, kreskantaj en maro.
    algo, fuko, pozidonio, zostero.
  • mon (ero)herbo
    Tlaspo.
  • panherbo
    Greno.
  • pulmoherbo
    Pulmonario.
  • sapherbo
    Vd sapo.
  • sodherbo
    Kn de kelkaj salejaj plantoj (precipe salikornio kaj suedo), kies cindro, riĉa je sodo, iam estis uzata en la fabrikado de vitro kaj sapo.
  • skrofolherbo
    Skrofulario.
  • sojherbo
    Vd sojo.
  • spicherbo
    [KUIRARTO] Herbo, uzata por spici manĝaĵojn, aroma (ekz. ŝenoprazo, drakunkolo, pimpinelo, petroselo, timiano, bazilio, origano, majorano, satureo) aŭ ne (ekz. eruko).
    aromherbo.
  • ternigherbo
    Ptarmiko.
  • trudherbo
    Herbo, nature kreskanta en kulturata tero aŭ sur flegataj areoj (vojoj, placoj ks) kaj damaĝa al la kultivplantoj aŭ al tiuj areoj. SIN. herbaĉo.
  • vatherbo
    [BOTANIKO] Nomo de diversaj sp-oj de herboj el la fam. asklepiadacoj, kies semoj portas longajn silkecajn egretojn, ekz. Asclepias syriaca.
  • verukherbo
    Kelidonio.
  • vezikherbo
    Utrikulario.
  • vundoherbo
    Vundosaniga antilido.

    herbo


    Esprimoj

    Malbona herbo froston ne timas.
    Vojon batitan herbo ne kovras.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    (herb) , herbo, , , , , , , , , , , , herbeja , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , ,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    absinto
    agrimonio
    akileo
    algo
    aneto
    angiospermoj
    anizo
    astero
    atriplo
    cejano
    dalio
    dianto
    ekvizeto
    fabo
    falĉi
    filiko
    fleo
    fojno
    folio
    galanto
    geranio
    ginsengo
    greso (herbo)
    hedero
    herbario
    hiperiko
    kamomilo
    kanabo
    kano
    karvio
    kato
    konvalo
    kviko
    lapo
    lekanto
    lemno
    lento
    leontodo
    liliopsidoj
    lino
    lipo
    luzerno
    mento
    okzalo
    papavo
    papriko
    peonio
    petroselo
    pimento
    plantago
    planto
    poacoj ( gramineoj)
    poo
    rabarbo
    ranunkolo
    sarki
    stipo
    sunfloro ( helianto)
    trifolio
    tulipo
    tusilago
    unukotiledonoj ( liliopsidoj)
    urtiko
    violo

    Iel rilatitaj:

    Angelikx Sunx absintx abutilx adonidx adventicx agapantx agrimonix agropirx agrostemx agrostidx airx aizox ajugx akacix akantx akilex akorx aktex akvilegix alfx algx aliarix alismx alisx aliumx alkekengx alkemilx alokazix alopekurx alpinix altex ambrozix amix amofilx amomx anastatikx andropogonx androzacx anetx angiospermx angrekx anizx antenarix antilidx antoksantx antriskx anturix apatosaŭrx apix apocinx arabidopsx arabisx arenarix argemonx aristolokix arktex armerix armoracix artemizix arumx arunkx asfodelx asklepiadx asparagx asperulx aspidistrx asterx astilbx astragalx atriplx avenx azarx aŭbrietix aŭrikulx balotex balzaminx barbarex bazilix begonix bekabungx beladonx belisx bemerix betx bidentx biskutelx bistortx blitx boragx brasikx brizx bromelix bromusx brunelx buftalmx bupleŭrx butomx cejanx celerix centaŭrex centaŭrix centrantx cerastix cerefolix ciklamenx cikorix cikutx cimbalarix cimbidix cimbopogonx cimicifugx cinarx cinerarix cinodontx cinoglosx cinozurx ciperx cipripedix circex cirsix citronelx daktilisx dalix daturx daŭkx delfinix dermopterx diantx ebulx ekvizetx fabx falĉx filikx flex florx fojnx folix furaĝx galantx geranix ginsengx graminex gresx hederx heliantx herbarix hiperikx kamomilx kanabx kanx karvix katx konvalx kotiledonx kulturx kvikx lapx legomx lekantx lemnx lentx leontodx lilix linx lipx luzernx mentx okzalx papavx paprikx peonix petroselx pimentx plantagx plantx pox rabarbx ranunkolx sarkx spicx stipx trifolix tulipx tusilagx urtikx violx