planto

plant/o

  1. [BOTANIKO] (ss) Radikohava, plantebla vegetaĵo.
  1. Vegetaĵo.
  1. [BOTANIKO] Ano de la regno de plantoj.
  • plantoj
    [BOTANIKO] Regno (Plantae el eŭkariotoj) de vegetaĵoj, karakterizataj de celuloza ĉelmuro kaj posedo de klorofilo; la plantoj ampleksas la verdalgojn kaj la embriofitojn: ulvoj, muskoj, filikoj, herboj, arbustoj, arboj estas plantoj.
    bakterio, fungo, kromistoj, vegetaĵo.
  • medicina planto
    [FARMACIO] Kuracplanto.
  • *planti (tr)
    1. Meti vegetaĵon en teron, por ke ĝi plue kresku: ŝi plantis en la poto la branĉon de la jasmeno (Z); planti rozujon, vinberujon (X), vinberĝardenon (X); planti tuberojn de terpomo; (f) planti ideon en la kapon de infano.
      ĵosi, markoti, prikli, semi, stiki.
    1. Starigi vertikala kaj senmova: ŝi plantis la krucon inter la ŝtonoj (Z); li restis tie, plantita kiel paliso.
  • plantado
    Ago de tiu, kiu plantas: oni ne povas komenci ĝian plantadon antaŭ Marto.
  • plant (it)aĵo
    Juna planto, freŝe plantita, aŭ taŭga por esti plantita: vita plantaĵo; (f) Jehuda estas lia plej amata plantaĵo (X).
  • plantaro
    Aro da plantoj, plantitaj en sama kampo aŭ bedo.
    flaŭro, vegetaĵaro.
  • plantejo
    1. Loko, kie oni plantas kaj prizorgas plantojn.
    1. Areo kun kultivataj plantoj de unu aŭ nemultaj sp-oj, ofte de arboj: pomplantejo, kafplantejo, kotonplantejo.
  • plantido
    1. Juna planto, planteto.
    1. Elradikaj ŝosoj: harmonie el la malnova bazo plantidoj novaj ĉarme kreskis supren (Z).
  • plantilo
    [AGRIKULTURO] Ilo kurba kaj pinta, uzata por formi la truon, en kiu oni plantos.
  • plantisto
    Homo, kies metio estas plantado, precipe en la subtropikaj landoj: plantisto de kaŭĉukarboj, de sukerkanoj.
  • plantologo
    Botanikisto.
  • plantologio
    Botaniko.
  • enplanti
    1. Planti en ion profunde.
    1. (f) Profunde penetrigi en la menson: la sento pri honoro estas eduke enplantata ĉe la Japanoj; tiel la lernemo enplantigas ĉe tiuj infanoj.
    1. [MEDICINO] Enmeti objekton (ekz. protezon), grefton aŭ histon en la korpon.
  • malplanti
    Detiri el la grundo ion plantitan.
  • priplanti (Z)
    Provizi per plantoj: priplanti monteton per cedroj, aleojn per platanoj.
  • transplanti
    1. Planti ion en alian lokon: oni transplantas arbojn, por doni al ili pli da forto.
    1. Transporti en alian lokon kaj tie establi: transplanti kolonion, minoritaton.
    1. (f) Penetrigi ideon aŭ kutimon en alian menson aŭ medion: tiu superstiĉo transplantiĝis en la najbaran landon; tiuj radikoj transplantiĝis el la franca en la anglan vortaron.
  • angiplantoj = vaskulplantoj.
  • arkegoniplantoj
    [BOTANIKO] Embri (o)fitoj.
  • branĉoplanti
    Stiki.
  • ĉambroplanto
    Planto taŭga esti tenata en ĉambro.
  • embri (o)plantoj
    Embri(o)fitoj.
  • florplantoj, fruktoplantoj = angiospermoj.
  • grimpoplanto
    Vd grimpi.
  • ĝermoplanto
    [BOTANIKO] ĝermo 2.
  • kormoplantoj
    [BOTANIKO] Embri (o)fitoj.
  • kultivplanto
    Kultivata planto.
  • kuracplanto
    [FARMACIO] Farmacie kaj medicine uzebla planto. SIN. medicina planto.
  • nutroplanto
    Mastro 5.
  • ovariplantoj
    [BOTANIKO] Angiospeimoj.
  • rozetplanto
    Planto kun mallongega tigo, tiel ke la folioj eliras, diversflanken, el preskaŭ la sama loko; kun baza folirozeto.
  • salplanto
    [EKOLOGIO] Saleja planto (Vd eja).
  • sekplanto
    Sekeja planto (Vd eja).
  • semplantoj
    [BOTANIKO] Spermatofitoj.
  • talplantoj
    [BOTANIKO] Talofitoj.
  • telegrafplanto
    Oscila desmodio.
  • trakeoplantoj
    [BOTANIKO] Vaskulplantoj.
  • vaskulplantoj
    [BOTANIKO] Vaskulohavaj plantoj, t.e. semplantoj kaj pteridofitoj. SIN. trakeofitoj.
  • volvoplanto
    Vd volvi.

    planto


    Esprimoj

    Planti ideon en la kapon de infano.
    Ofte nur la infanoj atingas plenan ĝuon de la plantoj,kiujn iliaj patroj faris.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    angiplantoj , arkegoniplantoj , arorutplanto , branĉoplanti , embri(o)plantoj , enplanti , florplantoj , fruktoplantoj , grimpoplanto , indigoplanto , jutplanto , kormoplantoj , kultivplanto , plantpatologio , malplanti , medicina planto, nutroplanto , ovariplantoj, plant(it)aĵo , plantado , plantanatomio , plantaro , plantejo , plantfiziologio, plantgeografio, , plantido , plantilo , plantisto, plantklorofilo , plantlaŭso, , plantocimo,, plantologio, plantologo , plantosterolo , plantovo , , rozetplanto , salplanto, sekplanto, semplantoj, sojplantidoj, talplantoj, telegrafplanto, trakeoplantoj, transplanti, vaskulplantoj, volvoplanto, ĉambroplanto, ĝermoplanto

    Unuaj lernendaĵoj

    arbo , floro , folio , frukto, ĝardeno, herbo, legomo, planto, rozo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    grefti
    kreski
    markoti
    prikli
    rikolti
    semi
    stiki
    velki
    ĵosi

    akvoplantoj
    arbedoj
    arboj
    arbustoj
    embriofitoj
    filikoj
    floroj
    foliarboj
    herboj
    koniferoj
    kreskaĵoj
    kromistoj
    muskoj
    pterigofitoj
    spermatofitoj
    trakeofitoj
    ulvoj
    vegetaĵoj

    vegetalo
    vegetara
    venenaj plantoj
    abio
    akvoplantago
    algo
    amento
    bakterio
    bero
    botaniko
    bulbo
    burĝono
    celulozo
    dorno
    erikejo
    esenco
    flaŭro
    folio
    frukto
    fungo
    glano
    guŝo
    klorofilo
    nukso
    petalo
    pinglo
    plantagalismo
    plantago
    poleno
    radiko
    semo
    spiko
    spinaco
    stameno
    strobilo
    tigo
    trunko
    tubero
    ĝermo
    ŝelo
    ŝoso
    branĉо

    Bildvortaro

    195 : Plantoj de arbaroj, marĉoj kaj erikejoj
    195-01 : blanka anemono
    195-02 : konvalo; majfloro
    195-03 : dioika antenario; katpiedo
    195-04 : martagono; turbana lilio
    195-05 : arunko
    195-06 : ursa ajlo; ursa aliumo; sovaĝa ajlo
    195-07 : pulmonario; pulmoherbo
    195-08 : koridalo
    195-09 : larĝfolia sedo
    195-10 : dafno
    195-11 : flava balzamino; netuŝumino
    195-12 : likopodio
    195-13 : pingikolo*; grasherbo (karnomanĝa planto)
    195-14 : drozero; sunroso (simile: dioneo; muŝkaptulo)
    195-15 : arktostafilo; ursbera planto
    195-16 : kverka polipodio; kverkofiliko (simile: drioptero; pteridio; osmundo; reĝofiliko)
    195-17 : politriko
    195-18 : erioforo
    195-19 : eriko (simile: kaluno; kloŝeriko)
    195-20 : heliantemo; sunrozo
    195-21 : marĉa ledumo
    195-22 : akoro
    195-23 : mirtelo; blua vakcinio (simile: vakcinio, oksikoko, empetro)

    196 : Plantoj de montaroj kaj akvoplantoj
    196-01 : alpa flaŭro
    196-02 : rododendro; alpa rozo
    196-03 : florbranĉeto
    196-04 : soldanelo; alpa kloŝo
    196-05 : tute malfermita korolo
    196-06 : kapsulo kun stiluso
    196-07 : alpa artemizio
    196-08 : infloresko
    196-09 : aŭrikulo
    196-10 : edelvejso; neĝfloro
    196-11 : flortipoj
    196-12 : frukto (akeno) kun egreto
    196-13 : parto de kapitulo
    196-14 : sentiga genciano
    196-15 : akvoplantoj kaj marĉplantoj
    196-16 : nimfeo; akvolilio
    196-17 : folio
    196-18 : floro
    196-19 : amazona nimfeo; reĝa nimfeo
    196-20 : folio
    196-21 : malsupra foliflanko
    196-22 : floro
    196-23 : fragmito
    196-24 : stamenspiko; maskla floro
    196-25 : stamenfloro
    196-26 : pistilspiko
    196-27 : pistilfloro; femala floro
    196-28 : miozoto; neforgesumino
    196-29 : pedunklo kun floro
    196-30 : floro [sekco]
    196-31 : hidrokarito; ranmordo; ranmorda hidrokarito
    196-32 : nasturcio; akvokreso; kreso
    196-33 : pedunklo kun floroj kaj nematuraj fruktoj
    196-34 : floro
    196-35 : silikvo kun semeroj
    196-36 : du semeroj
    196-37 : lemno; akvolento
    196-38 : floranta planto
    196-39 : floro
    196-40 : frukto
    196-41 : butomo
    196-42 : umbelo
    196-43 : folioj
    196-44 : frukto
    196-45 : verdalgo
    196-46 : alismo
    196-47 : folio
    196-48 : infloresko, paniklo
    196-49 : floro
    196-50 : sukera laminario; brunalgo
    196-51 : talo
    196-52 : kroĉorgano
    196-53 : sagitario
    196-54 : foliotipoj
    196-55 : infloresko kun masklaj floroj (supre) kaj femalaj floroj (malsupre)
    196-56 : zostero
    196-57 : infloresko
    196-58 : kanada elodeo; akvopesto
    196-59 : floro

    198 : Kuracplantoj
    198-01 : kamomilo; matrikario
    198-02 : arniko
    198-03 : pipromento
    198-04 : absinto
    198-05 : valeriano; katherbo
    198-06 : fenkolo
    198-07 : lavendo
    198-08 : tusilago; ĉevalpiedo; azenpiedo
    198-09 : tanaceto; verma krizantemo; vermoherbo
    198-10 : centaŭrio; ormilo
    198-11 : lancfolia plantago
    198-12 : oficina alteo
    198-13 : frangolo; ramno
    198-14 : ricino
    198-15 : opiopapavo
    198-16 : senakasio; kasio (la sekigitaj folioj: senao)
    198-17 : kinkono
    198-18 : kamforarbo
    198-19 : kateĉuo; areka kateĉuo; kateĉuareko
    198-20 : areknukso (uzata kiel maĉaĵo kun betelfolioj)

    200 : Tropikaj stimul- kaj spicoplantoj
    200-01 : kafoarbusto; kofeo
    200-02 : fruktobranĉeto
    200-03 : florbranĉeto
    200-04 : floro
    200-05 : kafobero kun du semeroj
    200-06 : kafograjno; postprilaboro: kafo
    200-07 : tearbedo
    200-08 : florbranĉeto
    200-09 : tefolio; post prilaboro: teo
    200-10 : frukto
    200-11 : matearbo, ilekso
    200-12 : florbranĉeto kun hermafroditaj floroj
    200-13 : maskla floro
    200-14 : hermafrodita floro
    200-15 : frukto
    200-16 : kakaoarbo
    200-17 : branĉo kun floroj kaj fruktoj
    200-18 : floro [laŭlonga sekco]
    200-19 : kakaograjnoj; post prilaboro: kakao
    200-20 : semero [laŭlonga sekco]
    200-21 : embrio
    200-22 : cinamarbo (cinamujo)
    200-23 : florbranĉeto
    200-24 : frukto
    200-25 : ŝelo de cinamarbo; post pulvorigo: cinamo
    200-26 : kariofilarbo
    200-27 : florbranĉeto
    200-28 : florburĝono; post sekigo: kariofilo
    200-29 : floro
    200-30 : muskatarbo; aroma miristiko
    200-31 : florbranĉeto
    200-32 : femala floro [laŭlonga sekco]
    200-33 : matura frukto
    200-34 : muskatŝelo, fendiĝinta semerkovraĵo (arilo); post pulvorigo: muskata pulvoro)
    200-35 : semo [kversekco] post sekigo: muskato
    200-36 : piproarbusto
    200-37 : fruktobranĉeto
    200-38 : infloresko
    200-39 : frukto [laŭlonga sekco] kun kerno; post sekigo kaj pulvorigo: pipro
    200-40 : virginia tabako; nikotiano
    200-41 : florbranĉeto
    200-42 : floro
    200-43 : tabakfolio; post prilaboro: tabako
    200-44 : matura frukto (kapsulo)
    200-45 : semero
    200-46 : vanilo
    200-47 : florbranĉeto
    200-48 : vanila guŝo; post prilaboro: vanilo
    200-49 : vera pistacio; pistakarbo
    200-50 : florbranĉeto kun femalaj floroj
    200-51 : drupo (pistako)
    200-52 : sukerkano; oficina sakaro
    200-53 : floranta planto
    200-54 : infloresko, paniklo
    200-55 : floro

    201 : Industrie uzataj plantoj , Industriaj plantoj
    201-01 : kolzo
    201-02 : bazfolio
    201-03 : floro [laŭlonga sekco]
    201-04 : matura silikvo
    201-05 : oleohava semero
    201-06 : lino
    201-07 : flortigo
    201-08 : kapsulo
    201-09 : kanabo
    201-10 : fruktanta femala planto
    201-11 : femala infloresko
    201-12 : floro
    201-13 : maskla infloresko
    201-14 : frukto
    201-15 : semero
    201-16 : kotonujo
    201-17 : floro
    201-18 : frukto
    201-19 : semharoj (kotono)
    201-20 : kapokarbo
    201-21 : frukto (kapsulo)
    201-22 : florbranĉeto
    201-23 : semero
    201-24 : semero [laŭlonga sekco]
    201-25 : jutplanto; korĥoro
    201-26 : florbranĉeto
    201-27 : floro
    201-28 : frukto
    201-29 : olivarbo (30-32)
    201-30 : florbranĉeto
    201-31 : floro
    201-32 : olivo
    201-33 : kaŭĉukarbo
    201-34 : fruktobranĉeto
    201-35 : kernofrukto
    201-36 : floro
    201-37 : gutaperkarbo
    201-38 : florbranĉeto
    201-39 : floro
    201-40 : frukto
    201-41 : ternukso; arakido
    201-42 : florbranĉeto
    201-43 : radiko kun fruktoj
    201-44 : frukto (legumo; guŝo) [laŭlonga sekco]
    201-45 : sezamo
    201-46 : branĉeto kun floroj kaj fruktoj
    201-47 : floro [laŭlonga sekco]
    201-48 : kokospalmo
    201-49 : infloresko
    201-50 : femala floro
    201-51 : maskla floro [laŭlonga sekco]
    201-52 : frukto [laŭlonga sekco]
    201-53 : kokoso
    201-54 : oleopalmo
    201-55 : maskla florspadiko kun floro
    201-56 : fruktaro
    201-57 : semero kun ĝermoporoj
    201-58 : sagupalmo
    201-59 : frukto
    201-60 : bambuzo
    201-61 : folibranĉeto
    201-62 : florspiko
    201-63 : parto de tigo kun nodoj
    201-64 : papiruso; cipero
    201-65 : infloresko (umbeleca)
    201-66 : florspiko

    205 : ĉambroplantoj
    205-01 : pelargonio; cikonia beko, specio de geraniacoj
    205-02 : pasifloro, grimpa planto
    205-03 : fuksio; noktkandelo; sonoriletoplanto
    205-04 : tropeolo
    205-05 : ciklameno
    205-06 : petunio
    205-07 : gloksinio*
    205-08 : klivio*
    205-09 : sparmanio*; ĉambra tilio
    205-10 : begonio
    205-11 : mirto (edziĝceremonia mirto)
    205-12 : azaleo
    205-13 : aloo
    205-14 : eĥinokakto
    205-15 : stapelio; kadavrofloro
    205-16 : ĉambra araŭkario; ĉambropino
    205-17 : alternfolia cipero

    206 : Reproduktado de plantoj
    206-01 : semado
    206-02 : semadkuveto; plantidujo
    206-03 : semo
    206-04 : plantetikedo; plantidetikedo
    206-05 : priklado (transplantado)
    206-06 : plantido
    206-07 : plantilo
    206-08 : florpoto; plantopoto
    206-09 : vitroplato
    206-10 : markotado
    206-11 : markoto
    206-12 : enradikiĝinta markoto
    206-13 : branĉforko por fiksado
    206-14 : reproduktado per stolonoj
    206-15 : patrina planto
    206-16 : stolono
    206-17 : radikhava juna planto; enradikiĝinta juna planto (ŝoso)
    206-18 : markotado en potojn
    206-19 : stikado en akvo
    206-20 : stikaĵo
    206-21 : radiko
    206-22 : inokulado de vito; greftado de vito
    206-23 : inokulaĵo (greftaĵo; nobla okulo), burĝono
    206-24 : kreskinta greftaĵo
    206-25 : stikovergo
    206-26 : burĝono
    206-27 : reproduktado per idbulboj
    206-28 : bulbo
    206-29 : idbulbo
    206-30 : greftado
    206-31 : burĝongreftado; okulado
    206-32 : greftilo; greftotranĉilo
    206-33 : T-forma entranĉo
    206-34 : bazotrunko; greftobazo
    206-35 : enmetita greftaĵo
    206-36 : rafia ligaĵo
    206-37 : kaŭĉuka ligaĵo
    206-38 : kapropieda greftado; fendgreftado; subŝela greftado
    206-39 : greftobranĉeto; greftovergo
    206-40 : kojna entranĉo
    206-41 : bevela greftado

    Bildvortaro 221 : Agrokulturaj fruktoj
    221-01 -47 : agrokulturaj fruktoj (agro- kulturaj produktoj)
    221-01 -37 : grenoj (greno, grajnofruktoj, cerealoj)
    221-01 : sekalo, pangreno (vintra, somera, verda, furaĝsekalo)
    221-02 : sekalspiko
    221-03 : spiketo
    221-04 : ergoto (grajno atakita de ergotfungo)
    221-05 : disbranĉiĝa ŝalmo
    221-06 : ŝalmo (kulmo)
    221-07 : kulmonodo
    221-08 : folio (grenfolio)
    221-09 : foliingo
    221-10 : spiketo
    221-11 : glumo
    221-12 : aristo
    221-13 : grajno, grensemo
    221-14 : ĝermplanto
    221-15 : semgrajno kun endospermo
    221-16 : ĝermo
    221-17 : radiko
    221-18 : radikharetoj
    221-19 -22 : grenfolio
    221-20 : limbo
    221-21 : foliingo
    221-22 : langeto, ligulo
    221-23 : tritiko
    221-24 : spelto (spiko)
    221-25 : speltograjno; se nematura: verda spelto (suplegomo)
    221-26 : hordeo (spiko)
    221-27 : aveno (paniklo)
    221-28 : milio (paniklo)
    221-29 : rizo (spiko)
    221-30 : rizgrajno
    221-31 : maizo (turka greno) specoj: krev- aŭ pufmaizo, ĉevaldenta, malmolgrajna, gluma, molgrajna maizoj, sukermaizo
    221-32 : inseksa infloresko
    221-33 : brakteo
    221-34 : stigmaro
    221-35 : virseksa infloresko (paniklo)
    221-36 : maizspadiko
    221-37 : maizgrajno
    221-38 -47 : radikfruktoj
    221-38 : terpomo specoj: ronda, ovala, longa, renforma; laŭ koloroj: blanka, flava, ruĝa, viola
    221-39 : semterpomo (patrintubero)
    221-40 : terpomo (tubero)
    221-41 : terpomplanto
    221-42 : floro
    221-43 : nemanĝebla frukto (terpombero)
    221-44 : sukerbeto
    221-45 : radiko (pivotradiko)
    221-46 : betkapo
    221-47 : betfolio

    -222 : Furaĝplantoj
    222-01 -28 : furaĝplantoj, kampe produktataj
    222-01 : ruĝa trifolio
    222-02 : blanka trifolio, rampa trifolio
    222-03 : hibrida trifolio
    222-04 : karnokolora trifolio
    222-05 : kvarfoliera folio (bonŝancfolio)
    222-06 : lana trifolio, antilido
    222-07 : floro
    222-08 : guŝo (legumo)
    222-09 : luzerno
    222-10 : vicifolia onobriko
    222-11 : kultiva ornitopodo
    222-12 : kultiva spergulo
    222-13 : raspa simfito
    222-14 : floro
    222-15 : ĉevalfabo, kultiva vicio
    222-16 : ĝuŝo (legumo)
    222-17 : flava lupeno
    222-18 : agrovicio, furaĝvicio
    222-19 : korna kikero
    222-20 : sunfloro, helianto
    222-21 : furaĝbeto
    222-22 : rekta arenatro, rekta aveno
    222-23 : spiketo
    222-24 : herbeja festuko
    222-25 : daktiliso
    222-26 : itala lolo, itala rajgreso
    222-27 : herbeja alopekuro, herbeja vulpovosto
    222-28 : oficina sangvisorbo, granda sangosorbulo


    Iel rilatitaj:

    -ac -ad -al -ar -aĵ -ej -id -il -ist abix abrotanx adventicx agatidx agavx ageratx akvifolix akvx algx alox amentx amorfofalx anatomix angix anterozoidx apotekx arbedx arbustx arbx arkegonix armerix arorutx artemizix astragalx atropx aŭksinx bakterix bedx berx botanikx branĉx bulbilx bulbx bupleŭrx burĝonx celulozx ceratofilx cimx citinx dafnx derx dornx embriofitx embrix en erikx esencx eŭkariotx filikx fiziologix flaŭrx florx folix fruktx fungx geografix glanx greftx grenx grimpx guŝx herbx indigx jutx kampx klorofilx koniferx kormx kreskx kromistx kultivx kulturx laŭsx legomx logx mal markotx medicinx muskx nuksx nutrx ovarix ovx patologx penetrx petalx pinglx plantagx plantologix plantx polenx priklx pteridofitx pterigx radikx rikoltx rozx salx sekx semx sojx spermatofitx spikx spinacx stamenx sterolx stikx stolonx strobilx talofitx talx telegrafx tigx trakex trans trunkx tuberx ulvx vaskulx vegetalx vegetarx vegetx velkx venenx volvx ĉambrx ĉirx ĝardenx ĝermx ĵosx ŝelx ŝosx