kato

*kat/o

[ANATOMIO] Sp. de feliso (Felis silvestris) de mamulo el la subordo de rabobestoj, tenata kiel muskaptanta dombesto: kato miaŭas, kraĉospiras, ŝpinas; la bot-vestita Kato, la Kato kun botoj (persono de fabelo); kiam kato promenas, la musoj festenas (Z) (kiam mastro foriras, ne sin ĝenas la servantoj); danci kiel kato ĉirkaŭ poto (Z) (agi tre atente); vivi kun iu, kiel hundo kun kato (Z) (malamike); kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos (Z).
  • kata
    1. Rilata al kato: kataj lipharoj.
    1. (f) Simila al tiu(j) de kato: kataj paŝoj (mallaŭtaj).
  • kataĵo
    Ago propra al katoj.
  • kateto
    1. Malgranda, juna kato.
    1. Karesa nomo por virino aŭ infano: la reĝo vin tenu en siaj brakoj, nomu vin kateto (Z).
  • katido
    Juna kato: plej juna katido musojn jam pelas (Z).
  • katino
    Ino de kato.
  • virkato
    Virseksa kato.
  • katherbo
    1. Katario.
    1. Valeriano.
  • mustelkato
    Foino.
    kato

    Esprimoj

    Danci kiel kato ĉirkaŭ la poto.
    Domedukita kato.
    Fali ĉiam plandalsube kiel kato.
    Kiam la katoj promenas, la musoj festenas.
    Kontentigi la katon kaj kune la raton.
    Ne karesi la katojn kuspe, kontraŭ la haroj.
    Vivi kiel kato kaj hundo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    ekskato, kata , kataĵo , kateto , katherbo , katido , katino , katmento , kato , katokulo , katpiedo , mustelkato , stratkato , virkato

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    angura kato
    besto
    feliso
    katario (katherbo)
    la botvestita kato
    muso
    rabobesto
    siama kato
    tegmentgato
    tegmentleporo (slanga nomo de migra kato)
    valeriano (katherbo)
    kato...