helianto

heliant/o

[BOTANIKO] G. (Helianthus el asteracoj) de unu- kaj plur-jaraj herboj kun staraj, malmultabranĉaj tigoj, kun simplaj folioj kaj kun apeksaj, mezgrandaj aŭ grandaj, radiaj kapituloj, unuope havantaj flavan, brunan aŭ purpuran diskon kaj flavan kronon; N Amerika g. de ĉ. 50 sp-oj, pluraj kultivataj por ornamo kaj la du sekvaj por nutraĵo. SIN. sunfloro.
  • tubera helianto
    Sp. de helianto (H. tuberosus) el N Ameriko, plurjara, kun manĝeblaj tuberoj. SIN. terpiro.
  • unujara helianto
    Sp. de helianto (H. annuus) el Usono, kun oleo- kaj protein-riĉaj semoj uzataj por nutrado de bestoj kaj homo kaj por produktado de manĝoleo. SIN. sunfloro.

    helianto


    Iel rilatitaj:

    Sunx florx herbx legomx ĝardenx