astero

[botaniko] G. (Aster el asteracoj) de unu-, du- k plur-jaraj herboj, kies radiajn kapitulojn karakterizas flava aŭ purpura disko k granda, blanka aŭ okulfrape kolora krono; ĉ. 250 sp-oj, N-hemisferaj, multaj pororname kultivataj. [VIDU] asterolino.
  • asteracoj
    Fam. (Asteraceae, SIN. Compositae) de dukotiledonaj plantoj-herboj, arbustoj k eĉ arboj, plejparte laktosukohavaj -, kies karakteriza infloresko estas kapitulo el floroj kun kaliko kuniĝinta kun unukamera ovario k stamenoj kuniĝintaj en tubon, kiu ĉirkaŭas la stiluson ĉesupre forkan, k kies frukto estas akeno: langetfloraj, tubetfloraj, radiaj asteracoj; ĉ. 22 750 sp-oj el 1 528 g-oj, i.a. astero, akileo, arniko, artemizio, cinaro, helianto, laktuko, tusilago. SIN. kompozitoj.
  • ĉinia astero
    Kalistefo.
    ageratx, herbx,

    Iel rilatitaj:

    ageratx akenx ambrozix arktex artemizix asterolinx asterx belisx buftalmx centaŭrex cikorix cinerarix cirsix dalix florx herbx kalistefx legomx