lipo¹

*lip/o¹

  1. a) [ANATOMIO] (labia oris) ĉiu el la du moveblaj kamorandoj de la buŝaperturo, kiuj tuŝe troviĝas antaŭ la dentoj: la supra, malsupra lipo; mallarĝaj kunpremitaj lipoj; viaj lipoj estas kiel ruĝa fadeno (X); la karmina koloro de la lipoj (Z); mordeti al si la lipojn (G) (signe de ĉagreneto); plenblovi la lipojn (Z) (malafable rigardi); fari la dikan lipon (paŭti).

b) [ANATOMIO] ĉiu el duopaj lipformaj elementoj: vulvaj lipoj. SIN. labio 2.
c) [ANATOMIO] (analoge) La lipoj de vundo. [VIDU] lipangulo.
  1. Tiu parto de la vizaĝo, rigardata kiel organo de karesado: mielo gutadas el viaj lipoj, ho mia fianĉino (X); am' svingas sian vipon, al lip' pelante lipon (K); memor' de viaj lipoj bruligas mian sangon.
  1. (plurale) Tiu sama parto, rigardata kiel organo de sinnutrado: de la manoj ĝis la lipoj la sup' elverŝiĝis (Z); la lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo (Z); li havas ankoraŭ lakton sur la lipoj (Z) (li estas nespertulo); leki al si la lipojn (esperante regalon); dolĉe ŝmiri al iu la lipojn (Z) (nutri per promesoj).
  1. Tiu sama parto, rigardata kiel organo de la parolo: li ĉiam havas tiun saman vorton sur la lipoj; mi havas nelertajn lipojn: kiel do Faraono min aŭskultus? (X) ( [VIDU] balbuti); kiu retenas siajn lipojn, estas saĝa (X); malpiaĵon abomenas miaj lipoj (X); lia nomo flugos sur la lipoj de la homoj; la sankta lipo kantas nun sovaĝe! (Z).
  1. [BOTANIKO] La lipforma supra aŭ malsupra parto de kuniĝpetala korolo aŭ de kuniĝsepala kaliko, ekz. ĉe la lamiacoj kaj skrofulariacoj. SIN. labio.
  • lipa
    Rilata al lipo (j): lipa sono; (f) lipa kulto (ne kora, intima); [BOTANIKO] unulipa aŭ dulipa korolo, kaliko.
  • lipi (tr)
    Tuŝi per la lipoj: lipi botelon, blovinstrumenton.
  • lipeto
    [ANATOMIO] ĉiu el duopaj lipformaj malgrandaj elementoj: vulvaj lipetoj.
  • lipego
    Dika, pendanta lipo: lipego de azeno.
    komisuro.
  • faŭltlipo
    Vd faŭlto.
  • leporlipo
    [MEDICINO] Denaska misformiĝo, ĉe kiu la supra lipo estas fendita.
  • lip/o²
    [KEMIO] Mll de lipido (pref-e uzata): lipolizo, lipoproteino.
  • lipazo
    [KEMIO] Enzimo, katalizanta la hidrolizon de lipidoj: [BIOLOGIO] pankreata lipazo.
  • fosfolipazo
    [KEMIO] Enzimo, katalizanta la hidrolizon de glicerofosfolipidoj.
  • lipolizo
    [BIOLOGIO] [KEMIO] Hidrolizo de la lipidoj en la organismo.
  • lipomo
    [MEDICINO] Negrava tumoro, konsistanta el subhaŭta grashisto.
  • lipoproteino
    Vd proteino.

    lipo


    Esprimoj


    Inter pokalo kaj lipo povas okazi mŭlte.
    Mordeti al si la lipojn.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    faŭltlipo , leporlipo , lipa , lipangulo , lipego , lipeto , lipharoj , lipi , lipo , lipo , lipĉelo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    dika
    pendanta

    manĝi
    mordi
    paroli
    regali

    anatomio
    blovinstrumento
    buŝo
    dento
    floro
    folio
    herbo
    kapo
    komisuro
    korpo
    labio
    labro
    lakto
    lango
    organo
    vizaĝo
    vorto



    Iel rilatitaj:

    anatomix bilabialx blovx buŝx dentx dikx florx folix herbx kalikx kapx komisurx korolx korpx labix labrx laktx langx manĝx mordx organx parolx pendx pokalx regalx seksx vizaĝx vortx