hedero

*heder/o

[BOTANIKO] G. (Hedera el araliacoj) de daŭrafoliaj arbustoj rampaj aŭ grimpaj per fiksradiketoj sur arboj, muroj ks, kun mane lobaj folioj (senlobaj sur la floraj ŝosoj), kun kvinnombraj, epiginaj, flave verdetaj floroj en umbeloj ariĝintaj en grapolojn, kaj kun karnaj fruktoj (beroj) nigraj, oranĝaj aŭ flavaj; 4-11 sp-oj el Eŭropo, N Afriko kaj Azio, kultivataj por ornamo kaj por medicino: hedero estis dediĉita de la antikvuloj al Bakĥo.
  • grundohedero
    Hedereca glekomo.

    hedero


    Iel rilatitaj:

    arbx cimbalarix herbx