[ BOTANIKO] G. (Cyperus el ciperacoj) de unu- k plur-jaraj herboj kun malgrandaj, ne okulfrapaj floroj en plataj spiketoj ariĝintaj en umbelecajn infloreskojn; kosmopolita g. de ĉ. 300 sp-oj, humidejaj aŭ akvejaj.
manĝebla cipero Sp. de cipero (C. esculentus) kun rizomo formanta stolonojn, kiuj portas multajn (ĝis 300-500), avelgrandajn, manĝeblajn tuberojn; hejma en U Azio k Afriko, enkondukita en Amerikon, kultivata en la Mediteraneaj, tropikaj k subtropikaj landoj por la bonodoraj tuberoj tre nutraj, manĝataj krudaj aŭ rostitaj, k el kies suko oni faras trinkaĵon. SIN. termigdalo.