filiko

*filik/o

[BOTANIKO] Plurjara herbo aŭ arbo, ĝenerale kun rizomo, kun folioj junstadie spirale envolviĝaj, kies malsupra flanko maturstadie portas dehiskemajn sporujojn ariĝintajn en sorojn kaj kies limboripoj disbranĉiĝas.
  • filikoj
    Filikopsidoj.
  • filikopsidoj
    Klaso (Filicopsida) el la filumo pteridofitoj, ampleksanta ĉiujn filikojn.
  • aglofiliko
    Pteridio.
  • arbofilikoj
    Tropikaj arbecaj filikoj (ĝis 20 m altaj) precipe el la montaj arbaroj.
  • harfiliko
    Adianto.
  • reĝfiliko
    Reĝa osmundo.
  • vezikfiliko
    Cistopterido.

    filiko


    Iel rilatitaj:

    adiantx arbx azolx ceterakx cistopteridx davalix denstetix folix herbx plantx