brasiko

  1. [ BOTANIKO] g. (brassica el brasikacoj) de unu-, du- k plur-jaraj herboj, kun floroj ĝenerale flavpetalaj, kun preskaŭ cilindra ovario apenaŭ pli dika ol la mallonga stiluso, k kun longaj, bekohavaj silikvoj enhavantaj rondajn semojn po pluraj; ĉ. 35 sp-oj el eŭropo, azio k la mediteranea regiono, kelkaj kultivataj kiel legomoj aŭ por oleo: legoma brasiko (b. oleracea), nigra brasiko (b. nigra), napo-brasiko (b. napus), rapo-brasiko (b. rapa).
    sinapo.
  1. [ AGRIKULTURO] ĉiu foli-, flor- aŭ tig- legomo aŭ furaĝplanto el la multaj kf-oj de la legoma brasiko aŭ de orientaj kf-oj de la rapo-brasiko.
    napo, rapo.
  • acida brasiko
    [ KUIRARTO] Dispecigita blanka brasiko, fermentigita.
    saŭrkraŭto.
  • blanka brasiko
    [AGRIKULTURO] (kn) Kf. de la kapobrasiko kun blanka kapo.
  • Brusela brasiko
    [ BOTANIKO] [AGRIKULTURO] (kn) Kf. de la legoma brasiko (B. Oleracea gr. Gemmifera) kun longa tigo portanta multajn, preskaŭ globformajn burĝonojn, kapetojn utiligatajn kiel legomon. SIN. burĝonbrasiko.
  • ĉinia brasiko
    [BOTANIKO] [AGRIKULTURO] (kn) Kf. de la rapo-brasiko (B. rapa gr. Chinensis) hejma en ĉinio, jam de longe kultivata ankaŭ en subtropikaj regionoj, kun folioj ne formantaj kapon, manĝataj kiel legomo.
  • Italia brasiko
    Brokolo.
  • krispa brasiko
    [AGRIKULTURO] (kn) Kf. de la senkapa brasiko, folio kun krispaj folioj, uzata kiel legomo aŭ por ornamo. SIN. sabeliko.
    ornama brasiko, senkapa brasiko.
  • legoma brasiko
    [BOTANIKO] Sp. de brasiko (B. oleracea) el marborda Eŭropo, unu- aŭ du-, kelkfoje plur-jara, multaforma, ĝardene kultivata.
    brokolo, Brusela brasiko, krispa brasiko, Savoja brasiko, senkapa brasiko, florbrasiko, kapobrasiko, tigobrasiko.
  • nigra brasiko
    [BOTANIKO] Sp. de brasiko (B. nigra) el Eŭropo k Azio, unujara, malmulte kultivata, kun semoj uzataj por produktado de manĝoleo.
  • ornama brasiko
    [AGRIKULTURO] (kn) Kf. de krispa brasiko kun ruĝaj, buntaj, pli-malpli entranĉaj folioj, uzata por ornamo.
  • Pekina brasiko
    [BOTANIKO] [AGRIKULTURO] (kn) Kf. de rapo-brasiko (B. rapa gr. Pekinensis) el Azio, tre bongusta k pli digestebla ol la formoj de la ĝardena brasiko. SIN. pecajo.
  • pinta brasiko
    [AGRIKULTURO] (kn) Kf. de la kapobrasiko kun pintforma kapo.
  • ruĝa brasiko
    [AGRIKULTURO] (kn) Kf. de la kapobrasiko kun ruĝa kapo.
  • Savoja brasiko
    [AGRIKULTURO] (kn) Kf. de la legoma brasiko (B. oleracea gr. Capitata 'var. sapauda') diferenca de la kapobrasiko pro okulfrape rete ripaj folioj.
  • senkapa brasiko
    [BOTANIKO] [AGRIKULTURO] (kn) Kf. de la legoma brasiko (B. oleracea gr. Acephala) kun alta tigo k disaj folioj ne formantaj kapon; pluraj kf-oj, kultivataj por furaĝo, pli malofte por legomo aŭ ornamo.
    krispa brasiko, medolbrasiko, ornama brasiko.
  • brasikacoj
    [BOTANIKO] Fam. (Brassicaceae, SIN. Cruciferae) de dukotiledonaj plantoj (precipe herboj), kies florojn karakterizas kvar liberaj sepaloj, kvar liberaj krucaranĝaj petaloj, 6 stamenoj, el kiuj du pli malgrandaj, k silikvo; ĉ. 3 000 sp-oj el 390 g-oj i.a. brasiko, aliso, drabo, eruko, hesperido, iberiso, kreso, lunario, rafano, sinapo. SIN. kruciferoj.
  • brasikata acido
    Organika acido, C22H42O2, troviĝanta i.a. en rapoleo.
  • arbobrasiko
    [AGRIKULTURO] Kf. de senkapa brasiko, aspektanta kiel eta arbo.
  • burĝonbrasiko
    [BOTANIKO] [AGRIKULTURO] Brusela brasiko.
  • florbrasiko
    [AGRIKULTURO] (kn) Kf. de la legoma brasiko (B. oleracea gr. Botrytis), kun manĝebla, firma, blanka infloresko.
  • folibrasiko
    [AGRIKULTURO] (kn) Kf. de la senkapa brasiko, kultivata por folioj precipe uzataj kiel furaĝo.
    krispa brasiko.
  • furaĝbrasiko
    [AGRIKULTURO] (kn) Brasiko 2, kultivata por furaĝo.
  • ĝardenbrasiko
    [AGRIKULTURO] (kn) Brasiko 2, kultivata kiel foli-, tig- aŭ flor-legomo, por saŭrkraŭto aŭ por ornamo, ekz. florbrasiko, kapobrasiko, burĝonbrasiko.
  • kapobrasiko
    [AGRIKULTURO] (kn) Kf. de la legoma brasiko (B. oleracea gr. capitata 'var. capitata') kun glob- aŭ kor-forma, firma burĝonego utiligata kiel legomo; ĝi inkludas diversajn kf-ojn: blanka, ruĝa, pinta brasiko.
  • marbrasiko
    Mara krambo.
  • medolbrasiko
    [AGRIKULTURO] (kn) Kf. de la senkapa brasiko, kies alta k dika tigo enhavas karnan, manĝeblan medolon.
  • napo-brasiko
    [BOTANIKO] SP. DE BRASIKO 1 (B. NAPUS). SIN. NAPO 1. [VIDU] brasiknapo.
  • palmobrasiko
    [AGRIKULTURO] Kf. de senkapa brasiko, aspektanta kiel eta palmo.
  • rapo-brasiko
    [BOTANIKO] Sp. de brasiko 1 (B. rapa) kun pluraj kf-oj: gr. Rapifera (rapo 2), gr. Chinensis (Cinia brasiko) k gr. Pekinensis (Pekina brasiko).
  • tigobrasiko
    [BOTANIKO] [AGRIKULTURO] (kn) Kf. de la legoma brasiko (B. oleracea gr. Gongylodes) kun mallonga karneca tigo tuberiĝanta iom super la grundo, manĝata kiel legomo.
    brasiko

    brasiko


    Iel rilatitaj:

    AGRIKULTURO BOTANIKO Bruselx KUIRARTO alisx arabidopsx arabisx armoracix aŭbrietix brokolx florx herbx legomx napx rapx sabelikx saŭrkraŭtx sinapx