fojno

*fojn/o

Matura herbo, kiun oni falĉas kaj sekigas ĉe la suno, por ĝin konservi kiel nutraĵon por la brutoj: rikolti fojnon (Z); ŝtopi felsakon per fojno (por ĝin sekigi); draŝi fojnon (Z) (vane labori). [VIDU] fojnamaso.
  • fojni (ntr)
    Falĉi kaj poste turni kaj returni la falĉitan herbon, por ĝin sekigi.
  • fojnado
    Agado de fojnantoj.
  • fojnejo
    Subtegmento, en kiu oni konservas la fojnon.
  • fojnujo
    Aparato en formo de horizontala ŝtupetaro oblikve fiksita al muro, en kiun oni metas fojnon kaj pajlon por la nutrado de la brutoj.
  • postfojno
    Fojno el dua rikolto en sama jaro.

    fojno


    Iel rilatitaj:

    astmx herbx kulturx