beladono

[ BOTANIKO] sp. de atropo (atropa belladonna) el eŭropo, azio k la mediteranea regiono, plurjara herbo 0,5-1,5 m alta, kun kloŝformaj, brune violkoloraj floroj k glataj, briletaj, nigraj, tre venenaj beroj; ekstrakto el la planto estas uzata por diversaj farmaciaĵoj pro enhavo de atropino; akcidenta manĝo de la beroj kaŭzas frenezanalogan deliron, tial ilia nomo frenezĉerizoj en pluraj naciaj lingvoj. [VIDU] atropino.

Iel rilatitaj:

BOTANIKO atropx delirx farmacix frenezx herbx