rabarbo

rabarb/o

  1. [BOTANIKO] (ss) Hibrida reumo (Rheum x hybridum), kies petiolo, riĉa je okzalata acido, estas uzata por suksupo, sukkaĉo, kompoto kaj marmelado, dum la folioj estas pli-malpli venenaj.
  1. [KOMUNUZO] Rabarbo 1 kaj parencaj sp-oj (precipe rabarbo-reumo) kaj hibridoj same uzataj kiel ĝi.
  1. (vs) = reumo.
  1. [KOMUNUZO] La manĝebla petiolo de la kultivataj formoj de rabarbo 2.
  • rabarba
    Rilata al rabarbo: rabarba radiko (la rizomo de iuj sp-oj de rabarbo, precipe de la oficina reumo, uzata kiel milda laksigilo).

    rabarbo


    Iel rilatitaj:

    herbx kuirx