arumo

[botaniko] G. (Arum el arumacoj) de venenaj, plurjaraj herboj kun tuberforma rizomo, portanta longpetiolajn, ofte sagformajn foliojn, kun floroj en klabforma, karna spadiko, ĉirkaŭita de pli-malpli okulfrapa spato, k kun ruĝaj beroj; 26 sp-oj el Eŭropo k la Mediteranea regiono, kelkaj ĝardene kultivataj.
  • arumacoj
    Fam. (Araceae) de unukotiledonaj plantoj-plurjaraj herboj k lianoj-kun floroj, ĝenerale unuseksaj k senperiantaj, ariĝintaj en spadikon, ĉe kies bazo sidas ofte granda spato; ĉ. 2 550 sp-oj el 105 genroj, i.a. akoro, anturio, arumo, kalao, ksantosomo k orontio.

    Iel rilatitaj:

    akorx alokazix anturix herbx venenx