kanabo

*kanab/o

[BOTANIKO] G. (Cannabis el kanabacoj) de nur unu sp. (C. sativa) origina el C Azio; unujara, dioika, alta herbo kun mane dividaj folioj, kun virseksaj floroj en etaj panikloj kaj kun inseksaj floroj en mallongaj spikoj; du subsp-oj kultivataj: subsp. sativa kiel teksaĵplanto, subsp. indica kiel medicina kaj psikostimula planto: kanabtolo. [VIDU] haŝiŝo, mariĥuano.
  • kanabejo
    Loko, kie kreskas abunde kanabo.
  • Manilkanabo
    [BOTANIKO] Sp. de muzo (Musa textilis) el Filipinoj.

    kanabo


    Iel rilatitaj:

    grenx herbx sakx