(1)

[ botaniko] G. (Acacia el fabacoj) de herboj, arbustoj k arboj kun duoble plume kunmetaj folioj, kiuj estas anstataŭitaj de filodioj ĉe multaj sp-oj, k kies stipuloj estas anstataŭitaj de dornoj ĉe iuj sp-oj; ĉ. 1 200 sp-oj el la varmaj regionoj, pluraj kultivataj por ornamo en la mildaj regionoj, aliaj por valora ligno: branĉeto de akacio estas unu el la framasonaj simboloj.
mimozo, robinio.

  • ŝajnakacio
    ŝajnakacia robinio.
  • Farneza akacio
    Sp. de akacio (A. farnesiana), arbusto el S Ameriko, kultivata, eĉ en ne tropikaj regionoj k SU Eŭropo, por aromaj floroj entenantaj farnezolon.
  • kateĉuakacio
    Sp. de akacio (A. catechu), arbo hejma de Hindio ĝis ĉinio, el kiu oni ricevas kateĉuon 1.
  • Senegala akacio
    Sp. de akacio (A. senegal) el arida tropika Afriko, arbo el kiu oni ricevas araban gumon.


  • Iel rilatitaj:

    Farnezx arbustx arbx aromx botanikx dornx fabx gumx herbx kateĉux lignx mimozx ornamx robinix