ekvizeto

ekvizet/o

[BOTANIKO] G. (Equisetum el ekvizetacoj) de plurjaraj senfloraj herboj kun rizomoj k kun multartikaj, ĝenerale verdaj, fotosintezantaj tigoj, kiuj ĉe ĉiu artiko surhavas ingon, konsistantan el kuniĝintaj skvamformaj folioj kun libraj pintoj; subkosmopolita g. de ĉ. 15 sp-oj malsekejaj aŭ humidejaj, kultivataj por ornamo k medicino.
  • ekvizetopsidoj
    Klaso (Equisetopsida el pteridofitoj) el nur unu fam. (ekvizetacoj) k g. (ekvizeto).

    ekvizeto


    Iel rilatitaj:

    herbx