blito

[ BOTANIKO] Eksa g. (Blitum el kenopodiacoj), nun inkludita en kenopodio, de unujaraj herboj kun lancoformaj folioj uzataj kiel spinaco k kun fruktoj en globaj glomeruloj tre ruĝaj, aspektantaj kiel fragoj aŭ rubusetoj; du sp-oj el Eŭropo, mezvarma Azio k N Afriko, konataj sub la nomoj de fragspinaco (Chenopodium virgatum) k de frag· kenopodio (C. capitatum).
atriplo.
RIM. Nepre ne uzu la terminon 'blito' en la senco de ' folibeto'.
blito

blito


Iel rilatitaj:

BOTANIKO atriplx betx florx fragx herbx kenopodix spinacx