mento

*ment/o

[BOTANIKO] G. (Mentha el lamiacoj) de plurjaraj herboj kun akra, spica bonodoro, kun kontraŭe duopaj, sidaj aŭ petiolaj folioj, kun malgrandaj, rozaj, violaj aŭ blankaj floroj, 4-stamenaj kaj 4-petalaj, en ŝajnverticiloj akselaj aŭ ariĝintaj en apeksajn spikojn; 25 sp-oj kaj multaj hibridoj, el la Malnova Mondo, pluraj kultivataj por ornamo aŭ ekstraktado de esencoj utiligataj por produktado de diversaj farmaciaĵoj, likvoroj, sukeraĵoj k.a.: infuzaĵo de mento; pipra (M. x piperita), spika (M. spicata) mento.
  • katmento
    [BOTANIKO] Katario. [VIDU] mentano, mentolo.

    mento


    Iel rilatitaj:

    florx herbx katx kuirx spicx