asklepiado

  • [botaniko] G. (Asclepias el asklepiadacoj) de plurjaraj herboj kun simplaj, ofte kontraŭe duopaj folioj k kun unuopaj aŭ precipe umbele ariĝintaj floroj; ĉ. 100 sp-oj el N k C Ameriko, kelkaj por· orname kultivataj k unu, la Siria asklepiado (A. syriaca;
    vatherbo), kvazaŭhejma en Eŭropo.
  • [beletro] Antikva verso, konsistanta precipe el ĥorjamboj.
  • asklepiadacoj
    [botaniko] Fam. (Asclepiadaceae) de dukotiledonaj plantoj-plurjaraj herboj, lianoj k tufarbustoj- laktosukohavaj, kun kompleksa floro el 5-nombraj elementoj, escepte de la pistilo el 2 grandparte liberaj karpeloj, kiuj ŝanĝiĝas al dufoliklo, kies semoj surhavas silkobrilajn hartufojn po unu (pro tio la nacilingva nomo silkoplanto por pluraj sp-oj de la fam.); ĉ. 2 900 sp-oj el ĉ. 315 g-oj, i.a. asklepiado, stapelio k vincetoksiko.
    florx ,

    Iel rilatitaj:

    florx herbx jambx laktx lianx ornamx silkx stapelix vatx versx vincetoksikx