anizo

  • [botaniko] Sp. de pimpinelo (Pimpinella anisum), unujara, spica herbo kun fruktoj (duakenoj) tre aromaj, kiuj enhavas esencon utiligatan por medicino k por aromigi likvorojn k bombonojn; hejma en la orienta Mediteranea regiono, kultivata en Eŭropo, Hindio k Ameriko.
    aneto, fenkolo, ilicio.
  • [KOMUNUZO] Frukto de anizo 1.
  • stelanizo
  • [botaniko] Sp. de ilicio (vera ilicio) hejma en SE ĉinio k NE Vjetnamio, kultivata i.a. en Azio k Eŭropo, kun globaj, ruĝaj floroj k kun stelformaj fruktoj uzataj por medikamentoj, kuirarto k por aromigi dentopastojn, sapojn, likvorojn k.a.
  • [KOMUNUZO] Frukto de stelanizo 1. [VIDU] anizolo, anizaldehido, butilhidroksianizolo.

  • Iel rilatitaj:

    anetx fenkolx herbx ilicix kuirx spicx