kotiledono
kotiledon/o
- [BOTANIKO] La folio aŭ ĉiu el la folioj de la embrio de semo, ĝenerale malgranda kaj simpla: la nombro de kotiledonoj ĉe semplanto estas unu (unukotiledonoj), du (dukotiledonoj kaj iuj gimnospermoj) aŭ pluraj (multaj gimnospermoj). SIN. ĝermfolio.
embrio, ŝoso.
- [ANATOMIO] Vila lobeto de la utera faco de placento.
dukotiledon (ul)oj
[BOTANIKO] Klaso (Dicotyledones) de angiospermoj karakterizataj de dukotiledona semo. SIN. magnoliopsidoj. unukotiledon (ul)oj
[BOTANIKO] Klaso (Monocotyledones) de angiospermoj karakterizataj de unukotiledona semo. SIN. liliopsidoj.
Iel rilatitaj:
herbx