lento

*lent/o

  1. [BOTANIKO] G. (Lens el fabacoj) de herboj kun alternaj, pare plume kunmetaj folioj finiĝantaj per ciroj aŭ pintoj po unu, kun malgrandaj, blankaj aŭ bluetaj floroj kaj kun mallongaj, plataj guŝoj 1-2 semaj; 4 sp-oj el la Mediteranea regiono, U Azio kaj Afriko; plej grava sp.: L. culinaris, E-mediteranea, unujara, volvegrimpa herbo kun blankaj, verdaj aŭ ruĝbrunaj semoj tre nutraj; malnova kulturplanto en Azio kaj Eŭropo.
  1. [KOMUNUZO] Semoj de tiu ĉi sp.: Jakob donis al Esav panon kaj kuiraĵon el lentoj (X); kolbaso kun lentoj.
  • ĉokoladaj lentoj
    [KUIRARTO] Bombonoj lentformaj el ĉokolado, ofte kun glazura ŝelo.

    lento


    Iel rilatitaj:

    herbx legomx