asparago

  • [botaniko] G. (Asparagus el asparagacoj) de plurjaraj herboj aŭ malaltaj tufarbustoj, iuj grimpantaj, kun maldikaj, multabranĉaj tigoj, kun etaj, skvamecaj folioj k kun ofte delikate fadenformaj kladodioj; 130-140 sp-oj el Eŭropo, Azio k Afriko, pluraj pote kultivataj k unu, la oficina asparago (A. officinalis), kultivata kiel legomo.
  • [KOMUNUZO] Juna, fragila, legome uzata ŝoso de asparago 1, precipe de la oficina asparago: [kuirarto] asparagoj kun butero, asparagosupo. [VIDU] asparagino.

  • florx, legomx,

    Iel rilatitaj:

    asparaginx florx herbx legomx ĝardenx