kano

*kan/o

  1. ĉiu plurjara planto bambuaspekta, kun tigo alta, fortika kaj kava, almenaŭ finevolue ligneciĝinta, precipe fragmito, arundo, bambuo, kanao, sakaro: foso, en kiu kreskis junko kaj kano (Z); la kanoj kliniĝis ĉiuflanken (Z); kanseĝo; aroma kano (X); kiel dorna kano en la mano de ebriulo (X); elefantoj, kiuj dispremadis la kanojn (Z); kansukero; (f) pendanta sur la balanciĝanta kano de la malvirto (Z).
    arundo, fragmito. [VIDU] kanbirdo.
  1. Nepeza trunketo plejofte pli-malpli kava kaj fleksebla, de sp-oj de kano 1, kaj ankaŭ de sp-oj el diversaj aliaj familioj (ekz. junko, rotango, scirpo) kaj uzata:

a) kiel skribilo: mia lango estas la kano de lerta skribisto (Z) (kalamo);
b) kiel bastono: kano kaj instruo donas saĝon (X); fordonas la ĉapon kaj kanon (Z) (promenbastonon).
  • kana
    Farita el kanoj: kana seĝo, tegmento (Z); kanaj ŝipoj (X) (korboboatoj).
  • kanaĵo
    Objekto el plektitaj kanoj.
  • kanaro
    Densa aro de kanoj: apud la kanaro kuŝis trunko de alno (Z); la botelo falis en la densan kanaron ĉe la lago (Z).
  • kanejo
    Areo, kie abunde kreskas kanoj: saliko, kiu kliniĝis super la kanejo (Z); sep bovinoj paŝtiĝas en la kanejo (Z) (de Nilo).
  • fiŝkano
    Kunaĵo el bambukanoj, fiksitaj unu ĉe la ekstremaĵo de alia, kaj provizitaj per hokfadeno, por fiŝi.
  • sukerkano
    [BOTANIKO] Sp. de sakaro (Oficina sakaro), industrie ekspluatata por sukerriĉa tigo.

    kano


    Eble rilatitaj:

    akrocefalx, anĉx, arbx, -ar, arundx, bambux, bastonx, betx, fiŝx, herbx, seĝx, sukerx, tegmentx,