fabo

*fab/o

  1. [BOTANIKO] (ark.) Alia nomo (Faba, nomenklature ne legitima) de vicio.
  1. [BOTANIKO] Sp. de vicio (Vicia faba el fabacoj) origina el SU Azio, unujara herbo, kun 0,3-1,2 m alta, stara, kava, kvarangula tigo, kun grandaj, plume kunmetaj folioj 2-6-folieraj, kun 25-opaj, blankaj floroj purpurmakulaj, kun larĝaj plursemaj guŝoj kaj kun grandaj, plate renformaj semoj unue molaj kaj verdaj, poste brunaj kaj malmolaj, kiuj estas manĝataj kiel legomo kaj el kiuj oni faras farunon.
  1. [KOMUNUZO] La semo de fabo 2.
  1. [KOMUNUZO] (analoge) Semo similaspekta al fabo 3, renforma, de iuj fabacoj, precipe de fazeolo, aŭ de aliaj plantoj: kafaj faboj (Z); kakaofabo, sojfabo, tonka fabo.
  • Ignaca fabo
    Semo de la Ignaca strikno.
  • Kalabara fabo
    Semo de U-Afrika venena fabaco, Physostigma venenosum.
  • fabacoj
    [BOTANIKO] Fam. (Fabaceae, SIN. Leguminosae) de dukotiledonaj plantoj-herboj, arbustetoj, arbustoj kaj arboj -, kies floro havas 5-petalan korolon, neregulan (escepte de mimozoideoj), iom papiliforman ĉe la faboideoj, kaj kies frukto estas plursema guŝo; ĉ. 18 000 sp-oj el 642 g-oj, i.a. vicio, genisto, medikago, pizo, trifolio. SIN. leguminozoj. [VIDU] alo, kareno, standardo, nodeto.
  • fabaĵo
    [KUIRARTO] Manĝaĵo preparita el faboj; malvastasence la Egipta nacia manĝaĵo el faboj 2: fabaĵo kun oleo kaj citrono, en sezamoleo.
  • fabismo
    [MEDICINO] Malsano karakterizata de hemoliza iktero kun anemio kaj hemoglobinurio, de febro kaj de digestaj perturboj; ĝin kaŭzas substanco, entenata en la floro kaj frukto de fabo 2, se tiun englutas aŭ enspiras iuj dispoziciataj individuoj.
  • kakaofabo
    Kakao 1.

    fabo


    Iel rilatitaj:

    -ac akacix albizix annx astragalx astrakantx baŭhinix ceratonix cercidx cezalpinix dalbergix delonikx derx florx herbx legomx