borago

[ BOTANIKO] G. (Borago el boragacoj) de unu- k plur-jaraj, rigidharaj herboj kun integraj, alternaj folioj, kun radformaj floroj k kun fruktoj unuope ĉirkaŭitaj de daŭra kaliko; 3 sp-oj el Eŭropo, la Mediteranea regiono k Azio, i.a. la oficina borago (B. officinalis), unujara herbo, kies floroj (ĉielbluaj) k semoj (el kiuj oni ekstraktas oleon) estas medicine uzataj.
  • boragacoj
    [BOTANIKO] Fam. (Boraginaceae) de dukotiledonaj plantoj-plejparte herboj, sed ankaŭ arboj, arbustoj k lianoj-ĝenerale haraj, kun floroj cume ariĝintaj, unuope konsistantaj el 5 sepaloj, 5 kuniĝintaj petaloj, 5 stamenoj k 2 karpeloj, k kun fruktoj akenecaj (4-nukulaj), pli malofte drupecaj aŭ kapsulecaj; ĉ. 2 300 sp-oj el 130 g-oj, i.a. borago, ankuzo, ekio, heliotropo, miozoto, pulmonario k simfito.
    borago

    borago


    Iel rilatitaj:

    BOTANIKO ankuzx cinoglosx ekix florx heliotropx herbx miozotx pulmonarix simfitx