urtiko
*urtik/o
[BOTANIKO] G. (Urtica el urtikacoj) de unu- kaj plur-jaraj, monoikaj aŭ dioikaj herboj, portantaj harojn, kiuj ĉe eta tuŝo kaŭzas brulan jukon, kun kontraŭe duopaj folioj kaj kun akselaj glomeruloj, panikloj aŭ spikoj el ne okulfrapaj, verdetaj floroj; subkosmopolita g. de ĉ. 80 sp-oj precipe el la mezvarmaj regionoj de la N-hemisfero: el urtiko oni ekstraktas teksajn fibrojn; en ĝiaj palacoj kreskos dornoj kaj urtikoj (X); (f) urtikon frosto ne difektas (Z) (malbonulo floras). urtiki (ntr)
Produkti senton analogan al tiu de la tuŝado de urtikoj. urtikado
Tia sentado. urtikeca
Tia, ke ĝi urtikas.
Iel rilatitaj:
arbx
bemerix
florx
herbx