* absinto

  1. [ botaniko] Speco de artemizio (Artemisia absinthium) el Eŭropo, plurjara herbo kun unu aŭ duoble plume dividaj, silkhare feltaj folioj; amar- aroma ekstrakto el la planto estas uzata por fabrikado de absinto 2.
  1. [kuirarto] Verda, forte alkoholita likvoro, entenanta i.a. ekstrakton de absinto 1. SIN. absinta likvoro. [VIDU] vermuto.

  • absintismo
    [ medicino] Veneniĝo per absinta likvoro.
  • absintaĵo
    La ekstrakto el la absinto 1.

  • Iel rilatitaj:

    alkoholx amarx aromx artemizix botanikx herbx kuirx likvorx medicinx venenx verdx vermutx