celerio

celeri/o (2)

  1. [ BOTANIKO] Sp. de apio (Apium graveolens), dujara herbo hejma en humidaj apudmaraj lokoj de Kaŭkazo ĝis Atlantiko; kvar varioj, unu sovaĝa (sovaĝa celerio: var. silvestre) k tri kultivataj kiel legomoj: folio, ripocelerio (var. dulce), kun grandaj, hele aŭ flave verdaj petioloj manĝataj krudaj aŭ kuiritaj; supcelerio, tranĉocelerio (var. secalinum), kies folioj k petioloj, ambaŭ tre verdaj, estas uzataj por spici supojn k salatojn; tubercelerio (var. rapaceum), kun granda nutra k spica tubero.
  1. [KOMUNUZO] Tubero aŭ folioj de celerio 1.
    levistiko.

celerio

celerio


Iel rilatitaj:

BOTANIKO apix celerix herbx legomx levistikx tranĉx tuberx