beto

  1. [ BOTANIKO] G. (Beta el kenopodiacoj) de unu-, du- k plur-jaraj herboj kun alternaj, senharaj, integraj folioj k kun verdaj aŭ ruĝaj floroj en malgrandaj glomeruloj ariĝintaj en maldensajn spikojn; 11-13 sp-oj, el Eŭropo, U k C Azio k N Afriko.
  1. [KOMUNUZO] La manĝebla radiko de iuj kf-oj de la ordinara beto.
  • mara beto
    [ BOTANIKO] Subsp. de beto (B. vulgaris subsp. maritima), sovaĝa, apudmara, kun manĝeblaj folioj.
  • ordinara beto
    Sp. de beto (B. vulgaris), kies pluraj formoj (subsp. vulgaris) estas kultivataj kiel legomoj, furaĝplantoj k por produktado de sukero.
  • ruĝa beto
    1. [ BOTANIKO] [ AGRIKULTURO] Kf. de subsp. de ordinara bet (B. vulgaris subsp. vulgaris.) kun dika radiko malhele aŭ karmine ruĝa, precipe uzata por salatoj.
    1. [KOMUNUZO] La manĝebla radiko de ruĝa beto.
  • Sicilia beto
    Folibeto 1.
  • folibeto
    1. [BOTANIKO] [AGRIKULTURO] Subsp. de ordinara beto (B. vulgaris subsp. cicla) kun branĉaj, malmulte karnaj radikoj, sed kun multaj, grandaj folioj uzataj same kiel spinaco.
    1. [KOMUNUZO] La manĝeblaj folioj de iuj kf-oj de folio 1.
  • sukerbeto
    [BOTANIKO] [AGRIKULTURO] Kf. de subsp. de ordinara beto (B. vulgaris subsp. vulgaris), kultivata k industrie ekspluatata por dika, blanketa radiko tre riĉa je sukero (
    sakarozo, rafinozo). [VIDU] kano.

    beto


    Iel rilatitaj:

    AGRIKULTURO BOTANIKO alfx barĉx blitx herbx kanx legomx radikx rafinx ruĝx sakarx salatx spinacx sukerx